Mi sxatis la proponojn de jxeromo, precipe cxi tiujn, kiuj rekte 
servas la ordinaran leganton de REVO:

> - anstatauxigi fak-vinjetojn per faknomoj
> - anstatauxigi "*, 1..." per "[fundamenta], [oficiala 1909]..."
> - anstatauxigi piedspuran vinjeton per "[rilataj vortoj]

Mi aldonas al forigindaj signoj la ondosignon (tildon) uzatan por 
reprezenti la kapradikon en la listoj de tradukoj. Anstatauxigu gxin 
per la radiko mem.

Cxiuj cxi-supraj simboloj devenas de la epoko de presitaj vortaroj, 
kie la uzo eble sxparis iom da spaco kaj papero. En nia vortaro ili 
nur estas misteraj, forpusxaj fakajxoj, kiuj povas nur malfaciligi 
legadon fare de okaza inform-sercxanto.

Mi dubas ankaux pri utileco de <tld/> en la ekzemplofrazoj (en la 
xml-kodo de la artikoloj). Sed tie gxi almenaux aperas kiel normala 
teksto en la versio prezentata por la leganto.

> - el indeksoj forigi komojn aperantajn pro "var"
> (ekzemple "dentkarno*,*")

La komo aperas, krom en la indeksoj, ankaux en la traduka parto de la 
artikoloj.

Cxi tiu propono ne estas TEK, sed mi tamen aldonas ankaux gxin cxi 
tie: Aldone al la fakvinjetoj aux faknomoj, konsideru aldoni 
avertoindikilon pri NUR-fakeco, pri tio ke la vorto apartenas NUR al 
lingvajxo faka, speciala, teknika. Tian signon havu ekz. "encefalo" 
kaj "preventi" kaj "proprieti", sed ne ekz. "cerbo" kiu simile al 
"encefalo" estas anatomia vorto. Certe temas pri io subjektiva, sed 
subjektivaj estas jam la fakindikoj. Oni povas tre dubi cxu "nazo" kaj 
"okulo" estas fakaj, anatomiaj-histologiaj vortoj. -- Iam suficxas 
EVItinda aux NEOlogismo, kiel avertiloj, sed ne cxiam. La nuna RAR 
estas tre stranga mallongigo por "malofta".

-- 
Harri

Rispondere a