Mi sxatas la proponojn, kiujn oni faris, aparte tiujn pri interfaco
por faciligi la enigon de tradukoj.

>  miaopinie, nia kulturo trouzas skribon, kaj tio malfaciligas la vivon
>  de la malmultaj nelegipovantoj.  sed por granda plimulto "a" estas
>  "a".  male por granda plimulto la vinjetoj de revo estas arbitraj
>  elpensajxoj, neniel parto de konata kaj instruata sistemo.  ankaux
>  trovi la klarigon tra la pagxoj de revo estas malfacila.  mi mem vidas
>  iafoje maloftan vinjeton kaj divenas aux rememoras kion gxi signifas
>  nur per rigardo al la mallongigo en xml.

Mi ne estas fanatikulo pri la vinjetoj, sed mi sxatas ilian koncizecon en
la teksto de vortara artikolo.

Por tiuj, kiuj ne volas iri al la listo de klarigoj,
poziciigo de la mus-montrilo sur vinjeton en artikolo redonas (almenaux
en Opera, Firefox kaj supozeble en modernaj retkroziloj) gxian signifon
per la kampo "title" de la vinjeto, ekzemple "sporto, ludoj". Mi supozas,
ke ecx por tiuj, kun kroziloj je bildoj malaktivigitaj (cxu multaj?)
la alternativa
titolo de vinjeto estas videbla aux divenebla.

>  kaj mi ne nur vidas malavantagxojn cxe vinjetoj: mi ne trovas unu
>  nuran avantagxon.

"Unu bildo valoras pli ol mil vortoj" diris Konfuceo - aux simila sagxulo.


=james=

Rispondere a