Saluton, Estas disponebla spaco por reklamo al ReVo ĉe verko eldonota, kiun vi povas trovi en http://literaturo.com/portella/duono.pdf 5.000 ekzempleroj por lernantoj certe varbos uzantojn kaj estontajn kunlaborantojn. Se eblas, sendu ĝis la fino de ĉi monato ion ajn, en versio bunta kaj nigrablanka, ĝis maksimume kvarono de A4. Tre verŝajne la reklamo estos en la kvara kovrilo.
Nun estas nur ĉ. duono de la verko, pri kiu mi ankoraŭ laboras. Kiam mi metos la tuton, ankoraŭ estos multo por fari, kaj mi volonte akceptos helpon de volontuloj. Demando: ĉar mi kopias de ReVo plurajn difinojn, ĉu la nuna mencio sufiĉas? kion vi sugestas? tiu mencio estas en sama nivelo de mencio al BER, tamen BER-uzado estas tute alia, ke mi eĉ demandos nenion al UEA aŭ al la familio de Pliger. Mi iam legetis Grenkamp, tamen mi eĉ ne mencios ĝin. Mi revis havi mane Vortaro de Esperanto de Kabe, tamen je mendo de lasta ekzemplero ie, ĝi elĉerpiĝis... Alia afero: ĉar mi uzas Baza Radikaro Oficiala de Akademio de Esperanto, ĉu mi ŝuldas ion ajn al ĝi? (jam aperas mencio!) Dankon, Luiz
