2008/1/23 HIROTAKA Masaaki <[EMAIL PROTECTED]>:
> Luiz Portella skribis:
> >povas trovi en http://literaturo.com/portella/duono.pdf 5.000

Placxa vortareto ja!

> *kankro: La bildo montras krabon.  Laux mi kankro estas tia
> en la pagxoj:
> http://en.wikipedia.org/wiki/Astacus_astacus
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Kankro_%28besto%29
>
> *kasxtano: La bildo similas al akajxuo.  Kasxtano estas tia
> en la pagxo:
> http://de.wikipedia.org/wiki/Edelkastanie  (pagxpiede)

Mi konsentas pri tiuj malgxustaj bildoj.

Kelkaj pluaj sugestoj baze de hazarda trafoliumado:

Mi forigus "imaga" de la difino de "akso", precipe kiam la bildo
montras tre konkretan ne imagan ekzemplon de akso. :)

La bildo cxe "auxdi" sxajnas pli tauxga por "auxskulti" laux mi, cxar
la ulo (kiu portas orelajn lauxtparolilojn) evidente intence atentas
la muzikon anstataux hazarde auxdas gxin.

Konfuzetis min kial la banano havas kelkajn nigrajn makulojn, cxar
kutime simplaj bildoj de bananoj ne havas tiajn "malfresxajn makulojn"
(laux mia sperto).

"Dusxo" havas kiel difinon "ilo por banigxo", sed laux mia kompreno
tio estus "dusxilo"; "dusxo" estas la akvosxpruco mem (do ago ne ilo).

amike,
russ

Rispondere a