2008/1/25 Bertilo Wennergren <[EMAIL PROTECTED]>:
> Wolfram Diestel:
>
> > Momente estas tiel en Revo:
>
> > <img src="../smb/TIP.gif" alt="TIP" title="presarto, libroj">
>
> > do alt="..." enhavas mallongigon kaj title="..." la klarigon de la simbolo.
> > Kaj mi ne pensas, ke mi volos ŝanĝi tion :-)
>
> Tio estas perfekta.

Versxajne ne laux la celoj kaj normoj de w3.org:
http://www.w3.org/TR/html4/struct/objects.html#alternate-text

http://www.w3.org/TR/html4/struct/global.html#adef-title

alt-teksto celas klarigi kiam oni ne vidas la bildon, ekzemple se pro
ia komputila aux reta problemo la bildo ne venas al la komputilo de la
uzanto, aux la uzanto uzas nur-tekstan retumilon, aux elektas ne
elsxuti bildojn pro malrapida konekto, aux la uzanto estas blinda,
ktp.  En nia kazo, cxu la 3-litera mallongigo "TIP" estus suficxe
klara anstataux "presarto, libroj"?  Mi iom dubas.  "TIP" donas neniun
novan informon, cxar la dosiernomo mem jam estas "TIP.gif" (mi supozas
ke uzanto necerta pri iu bildo fojfoje rigardas la dosiernomon por
provi solvi la misteron).

Eble mi miskomprenas ion, sed sxajnas ke alt kaj title havas tre
similajn celojn (sed aperas pro malsamaj kauxzoj), kaj en nia kazo
sxajnas tauxge ke kaj alt-teksto kaj title-teksto estu "presarto,
libroj", cxu ne?

amike
russ

Rispondere a