Je 1/25/08, Russ:

[...]

> alt-teksto celas klarigi kiam oni ne vidas la bildon, ekzemple se
> pro ia komputila aux reta problemo la bildo ne venas al la komputilo
> de la uzanto, aux la uzanto uzas nur-tekstan retumilon, aux elektas
> ne elsxuti bildojn pro malrapida konekto, aux la uzanto estas
> blinda, ktp.

Mi ne konsentas ke ĝi celas "klarigi".  Mi opinias, ke ĝi celas servi
kiel alternativo.  Mi mem normale tenas la bildojn malŝaltitaj, kaj mi
preferas vidi ĝuste la mallongan fakindikojn, prefere iel apartigitaj
(kutime per ortaj krampoj: [TIP], [EVI] ktp).

> En nia kazo, cxu la 3-litera mallongigo "TIP" estus suficxe klara
> anstataux "presarto, libroj"?  Mi iom dubas.  "TIP" donas neniun
> novan informon, cxar la dosiernomo mem jam estas "TIP.gif" (mi
> supozas ke uzanto necerta pri iu bildo fojfoje rigardas la
> dosiernomon por provi solvi la misteron).

Estas ĝene ĉiam treni muson al la skatolo; kaj precipe, por miaj celoj
gravas povi tekstigi la paĝojn (ekz-e per lynx) por aŭtomata
tekstoprilaboro.  Tio estas tre grava por ĉiu kiu volas trovi por ReVo
novajn, ne apriore antaŭviditajn aplikojn.

> Eble mi miskomprenas ion, sed sxajnas ke alt kaj title havas tre
> similajn celojn (sed aperas pro malsamaj kauxzoj), kaj en nia kazo
> sxajnas tauxge ke kaj alt-teksto kaj title-teksto estu "presarto,
> libroj", cxu ne?

Tiaj multevortaj klarigoj estas same (mal)utilaj, kiel diversaj
GUIaĵoj: ili helpas en la komenca lernoperiodo, sed baldaŭ ili iĝas
neelteneble tedaj, kiel Vindozo.  Tial havi ilin estas nemalutile, sed
ili ne estu tro trudiĝemaj.

--
Sergio

Rispondere a