Saluton, dum mi redaktis hodiaux, mi rimarkis 2 strangxajxojn: Sensacio: 2a difino = Spirita impreso ricevita per iu el la kvin sentumoj. vidu "sensaco" (versxajne alia nenecesa PIV-ajxo kiu egalas al sensajxo). Mi ne trovas tiun duan difinon en miaj vortaroj, kaj ne estas citajxo. Cxu tiu difino vere bonas?
Kavaliro: 4a difino estas sxakpeco. Mi kutime vidas "cxevalo" por tiu sxakpeco, kaj ne trovas tiun difinon por kavaliro en miaj vortaroj. Mi aldonis ligon al la sxakdifino de "cxevalo". Sed cxu tiu difino de kavaliro vere bonas? amike russ
