2008/3/29 Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>:
> Sensacio: 2a difino = Spirita impreso ricevita per iu el la kvin
>  sentumoj. vidu "sensaco" (versxajne alia nenecesa PIV-ajxo kiu egalas
>  al sensajxo).
>  Mi ne trovas tiun duan difinon en miaj vortaroj, kaj ne estas citajxo.
>  Cxu tiu difino vere bonas?
>  La saman difinon mi trovas en malnova PV. En tiu sama PIV oni diras ke
> sens-ajx-o egalas sent-um-ajx-on aux al sensacio 2.

Strange... en PV sed ne en posta PIV-oj?  Mi vidas gxin en PV ankaux,
kaj ne pensis sercxi tie kiam mi ne trovis en PIV2002, cxar kutime oni
sxajnas nur aldoni novajn vortojn kaj difinojn en tiu serio... Do cxu
estas malofta kazo kiam PIV poste forigis dubindan difinon anstataux
aldoni? :)

Cxar la vorto "sensacio" estas oficiala radiko de Akademio, sxajnas ke
devas esti simpla afero decidi kia estas la difino, cxu ne?
Bedauxrinde la akademia ttt-eja vortaro ne havas difinon por tiu
radiko. :(
(Simile ne estas difino por "kavaliro" tie.)
http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html
Versxajne nur estas difinoj por pli lastatempaj oficialaj vortoj...?
(Jen inda projekto por iu... kompletigi tiun akademian retvortaron.)

Cxu ekzistas alia reta versio de la akademia vortaro ie?

russ

Rispondere a