Je 4/16/08, Fernando:

>    Saluton, kara Arkadius!

> Scienca (fizika) legxo.

> Internacie kaj science oni nomas ilin legxoj.

> Teoremo temas pli pri nure matematikaj ideoj, pleje en la logika
> kampo; teoremo ludas oftege kun kelkaj antauxaj kondicxoj. Legxoj
> temas pri naturaj verajxoj, pri faktoj, kvazaux ili mem estas la
> kondicxoj por ke nia realeco estu tiel, kiel gxi estas.

Ne ĉiam tio estas evidenta.  Multajn rezultojn en la teoria meĥaniko,
varmofiziko ktp oni ricevas per metodoj pure matematikaj, per la
ekvacioj de matematika fiziko.  Tial ne melkonvenas nomi ilin
teoremoj.

Tamen pli ofte oni parolas pri "ekvacioj": "kontinuecekvacio"
(continuity equation), "difuzekvacio" (heat equation) ktp.

Cetere en multaj landoj oni rigardas meĥanikon branĉo de matematiko
plie ol branĉo de fiziko.  Kaj studentoj studas ĝin en la fakultatoj
matematikaj.

--
Sergio

Rispondere a