Je 4/16/08, mireille: > Mi trovis "ĉirkaŭdirekti" nur en la senco "ĉirkaŭrigardi", precize > en la fabelo "Bona Humoro". Ĉu la verbo povas signifi alion?
Nu, mi dirus ke tio estas ne tute natura senco de tia derivaĵo. Apriore "ĉirkaŭdirekti" signifus por mi "direkti ĉirkaŭen", "konduki per ĉirkaŭa vojo"; sed analogie al "ĉirkaŭiri" mi povas diveni ankaŭ la sencon "direkti diversflanken". La ekzemplan frazon mi francigus per "il promenait son regard sur le public" (ĉu?) -- sed tio ja ne signifas ke la ĉefa senco de "promener" estas "ĉirkaŭrigardi" :) Cetere, mi ne trovas tiun Zamenhofan tradukon tre trafa; en simila okazo en MkM mi tradukis: ,---- | --- Ĉu mi? Nenie, --- respondis la freneza germano, pelante sur la | lageto la angoran kaj sovaĝan rigardon de sia verda okulo. `---- http://www.esperanto.mv.ru/MM/UTF8/03.html -- Sergio
