>> Je 4/16/08, mireille:
>> Mi trovis "ĉirkaŭdirekti" nur en la senco "ĉirkaŭrigardi", precize
>> en la fabelo "Bona Humoro". Ĉu la verbo povas signifi alion?

> Nu, mi dirus ke tio estas ne tute natura senco de tia derivaĵo.
> Apriore "ĉirkaŭdirekti" signifus por mi "direkti ĉirkaŭen", "konduki
> per ĉirkaŭa vojo"; sed analogie al "ĉirkaŭiri" mi povas diveni ankaŭ
> la sencon "direkti diversflanken".
> 
> La ekzemplan frazon mi francigus per "il promenait son regard sur le
> public" (ĉu?) -- sed tio ja ne signifas ke la ĉefa senco de
> "promener" estas "ĉirkaŭrigardi" :)
> [...]
> Sergio

Dankon pro la rapida respondo.
Mi plene konsentas eĉ plaĉas al mi "peli sian rigardon al". Ankaŭ 
"ĉirkaŭrigardi" estas bona, nur la kunteksto diktas la plej taŭgan.
Mireja



Rispondere a