Je 4/23/08, denizo:
> Laux mi estus pli bone se en ReVo aperus
>  tekokomputilo
>  anstataux
>  tekkomputilo

>  Kion vi opinias?

Tio estas afero de belgusto, kaj kompreneble oni povas havi diversajn
preferojn.

Mia persona prefero estas favora al la duoblaj konsonantoj, ĉar ili
klare markas radiklimojn:

tekkomputilo => tek/komputilo
krommarĝeno => krom/marĝeno
mallibera => mal/libera
personnomo => person/nomo
morromano => mor/romano

Por mi tiaj vortoj estas pli klaraj, energiaj kaj belaj, ol la
stumblaj "persONONomo", "morORORomano", "teKOKOmputilo".  Ĝuste tiaj
silaboripetoj ŝajnas al mi pli langotordaj.

Kaj esperantisto ja devas scipovi prononci kk, ĉar tiaj vortoj
abundas:
aplikkampo, dekkelka, dikkapa, ekkoni, fakkunveno, komunikkanalo,
radikkaraktero, strekkodo, strikkomitato, vokkazo ...

Alia afero, ke mi preferas enŝovi vokalon se okazas kunpuŝiĝo de pli
ol du malfacile kombineblaj konsonantoj: pli ol du (kiel "langOtorda"
ĉi-supre), aŭ voĉa kun senvoĉa (mi preferas "skribotablo"n ol
"skribtablo"n).  Tamen ankaŭ tiaj kombinoj estas en la vortoj, ekz-e
la monstra "absoluta" (anstataŭ la fonetike pli facila "apsoluta" --
kiel ne nur diras, sed ankaŭ skribas serboj kaj kroatoj).

--
Sergio

Rispondere a