> > (...) ekz-e > la monstra "absoluta" (anstataĆ la fonetike pli facila "apsoluta" -- > kiel ne nur diras, sed ankaĆ skribas serboj kaj kroatoj). > > -- > Sergio
Cxu monstra?... Vi timigxas pro "ioj" tre vantaj, Sergio, kaj antaux vere neniel malfacilaj vortoj. Kiu diferenco ja estas rilate al absoluta kaj apsoluta? Kvazaux nenia. Ni ecx povas diri, ke kvazaux nur skriba malsameco, tiom proksimaj estas la sonoj de b kaj p. Se serba aux kroata amiko dum babilado diras "apsoluta" mi komprenos senpense, eble nur pensos pri la eleganta dirmaniero de tiuj amikoj niaj. Cetere, "absoluta" estas la latina originalo. "Apsoluta'n" naskas alipopolaj dirmanieroj - do supozeblas, ke en Esperanto gxi estu kiel gxi nun estas. Plej monstra estas la pure esperanta "socisciencistino". :-) Pri la temo de Denizo, mi preferas tekkomputilo'n, sed ecx tauxgus, ke estu en ReVo la variajxo tekokomputilo, por ke la uzantoj sercxontaj tekokomputilo'n trovu sian tiaman sercxmendon kaj konsekvence la alian eblajxon, tekkomputilo'n. Amike, Fernando
