Je 4/29/08, mireille: [...]
> Se vi konsideras aperturon samkiel faritan truon, mi povas kompreni ke > la vorto ne estas utila. > Male por mi aperturo plejofte estas io stata, fizika, rande de > truo. > Tute nature kiam mi skribis hieraux pri la "ouïes" de fisxoj, mi > uzis la vorton "aperturo": la organo de fisxoj kiu servas por spiri > en akvo konsistas cxefe en la brankoj kiujn kovras la > operkuloj. Kompreneble estas truoj sed mi ne povas diri ke el la > truoj eliras la akvo, la akvo eliras el la aperturoj kaj la > operkuloj malfermigxas. Por mi tie estas nek truo nek aperturo, estas kavo kiun kiun povas fermi aŭ malfermi la brankokovrilo. Samkiel paton oni povas kovri per kovrilo, sen ke tie estus truo aŭ aperturo. Cetere, ĉu toro (ekz-e kringo) havas truon aŭ aperturon? (Ruse ĝi havas truon.) > Alia ekzemplo estas pri naskigxo de bebo: > "Cxe la aperturo jen aperas la kapo" mi ne povas pensi > "Cxe la truo jen aperas la kapo" Por mi ĉi-kuntekste ambaŭ vortoj estas egale malkonvenaj. > Do por mi truo estas io profunda kaj por truo aperturo estas la > eliro de la truo, do parto de truo. Truo en membrano, ĉemizo ktp ne estas profunda, tamen el/tra tia truo povas elflui multe gazo sango, gaso ktp. > Sed mi povas imagi aperturojn sen truoj, mi ne havas tujan > ekzemplon sed kiam mi trovos mi aldonos. >> Sed ĉu tia distingo meritas apartan radikon? Des pli, ke ŝajne oni >> havas malsamajn opiniojn pri la distingomaniero. >> Sergio > Jes por mi estas klara diferenco inter aperturo kaj truo. La demando restas, ĉu la aŭskultanto same komprenos la diferencon kiel vi celas. -- Sergio
