>> Se vi konsideras aperturon samkiel faritan truon, mi povas kompreni ke
>> la vorto ne estas utila.

>> Male por mi aperturo plejofte estas io stata, fizika, rande de
>> truo.

>> Tute nature kiam mi skribis hieraux pri la "ouïes" de fisxoj, mi
>> uzis la vorton "aperturo": la organo de fisxoj kiu servas por spiri
>> en akvo konsistas cxefe en la brankoj kiujn kovras la
>> operkuloj. Kompreneble estas truoj sed mi ne povas diri ke el la
>> truoj eliras la akvo, la akvo eliras el la aperturoj kaj la
>> operkuloj malfermigxas.

> Por mi tie estas nek truo nek aperturo, estas kavo kiun povas
> fermi aŭ malfermi la brankokovrilo. Samkiel paton oni povas kovri per
> kovrilo, sen ke tie estus truo aŭ aperturo.

Bone. Mi simple provis anstataŭigi la vorton "aperturo" per "truo" ĉar 
ie mi legis ke aperturo estas truo. Jes aperturoj ankaŭ situas rande de 
kavoj.

> Cetere, ĉu toro (ekz-e kringo) havas truon aŭ aperturon? (Ruse ĝi
> havas truon.)

Toro havas truon sed cilindra tubo havas kaj truo kaj du aperturoj

>> Alia ekzemplo estas pri naskigxo de bebo:
>> "Cxe la aperturo jen aperas la kapo" mi ne povas pensi
>> "Cxe la truo jen aperas la kapo"

> Por mi ĉi-kuntekste ambaŭ vortoj estas egale malkonvenaj.

Kiel vi dirus?

>> Do por mi truo estas io profunda kaj por truo aperturo estas la
>> eliro de la truo, do parto de truo.

> Truo en membrano, ĉemizo ktp ne estas profunda, tamen el/tra tia truo
> povas elflui multe gazo sango, gaso ktp.

Jes kaj:
* se la aperturo ne estas sufiĉe larĝa la fluo malrapidos
* se la aperturo estas elasta ĝi povos pligrandiĝi
* la truon mi faris per kruca aperturo, du krucitaj fendetoj, tiel la 
truo pli bone adaptiĝos al la ŝraŭbo.

>> Sed mi povas imagi aperturojn sen truoj, mi ne havas tujan
>> ekzemplon sed kiam mi trovos mi aldonos.

Estas aperturoj de kavoj kaj eĉ aperturoj povas esti inter du malsamaj 
medioj kiam io transiras de unu al la alia. Ekzemple de aero al akvo aŭ 
reciproke. Inter akvo kaj aero ĉu oni dirus truo? kavo?
Imagu ke vi estas ĉe rivereto kaj fiŝo subite kaptas kulon, vi rapide 
observis ĉe la akva aperturo nigran nazon sen povi ŝcii kian fiŝon.

>>> Sed ĉu tia distingo meritas apartan radikon? Des pli, ke ŝajne oni
>>> havas malsamajn opiniojn pri la distingomaniero.
>>> Sergio

>> Jes por mi estas klara diferenco inter aperturo kaj truo.

> La demando restas, ĉu la aŭskultanto same komprenos la diferencon kiel
> vi celas.
> Sergio

La kunteksto helpas. Plie la vorto "aperturo" jam delonge ekzistas, eĉ 
Zamenhof ĝin uzis samsence kiel mi.
Mireja

Rispondere a