-- Bernhard Pabst skribis: >**Jes, la cxiam samaj diskutoj cxi-listaj pri "neceso" de vortoj troveblaj >en Esperanto jam de jarcento kaj pri diversaj stilo-niveloj (faka lingvajxo, >laikula lingvajxo ktp.) estas tedaj kaj malsxparo de tempo. Cetere jam tri >monatojn oni ne plu diskutis pri ineca lingvo-uzo. Cxu oni ne diru >"operkulino", kiam temas pri fisxino (nur por ne diskriminacii al la >lingo-uzo en interna Mongolio)?**
Csss... Vi tute fuŝ-komprenas la aferon pri -in. Mi ankaŭ estas malkontenta pri la diskutlisto. Mi pensas ke la ĉefa celo estas plibonigo de la vortaro, tamen tio ne okazas. Diskuto ĉi tie nepre devus okazigi ŝanĝon en ĝi aŭ rezulto pri aferoj, kiujn oni ne plu facile rediskutos, ĝuste ĉar estas rezultoj de pasintaj diskutoj kaj tiaj rezultoj devus esti aparte katalogitaj. Dum 2007 mi devus reveni al la laborado ĉi tie, tamen venis devojigo super mia volo. jam pluraj redaktoj estas vicigitaj de mi. Mi unue zorgu pri ili, iam dum 2008 eble mi havos la rajton riproĉi iujn, nun mi riproĉas min. Luiz
