2008/5/3 Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>: > C'iuj estas pli mapli similaj kaj por normala parolanto, kiel mi, > perfekte sinonimaj, kvankam mi agnoskas, ke oni povas distingi ilin > en tre faka uzo. Mi volus scii, kiu estas la g'enerala vorto por diri > ke "la pasag'eroj unue estis sur la ...... kaj poste ens'ipig'is".
Se vi rigardas nur el vidpunkto de pasagxero, probable cxio cxi estas tute egala. Sed se vi provos rigardi iom pli vaste, vi komprenos, ke piero kaj moleo estas tute malsamaj aferoj. Almenaux en tio, ke piero tralasas akvon, dum moleo ne. Mirinde, kial mi, homo tute fora de ajna maro (kvankam ja proksima al granda rivero), sentas ekstreman bezonon apartigi tiujn nociojn, dum vi, logxanta en Italio, do multe pli proksima al maro, ol mi, ne sentas tiun bezonon. Nu, mi ja _vidis_ digojn, moleojn kaj pierojn... (Kvankam ne vidis gxetojn). Gxenerala nocio en via ekzemplo estu, certe, "albordigxejo", sed se temas tute ne pri tiu funkcio, nepre necesas distingi la aferojn. Min pli kaj pli mirigas via blindeco al nuancoj. Probable, Tokipono kun ties 125 vortoj pli tauxgus al vi, ol Esperanto. Tamen, vi ne devos memmortigi vin pro mi, cxar mi mem nun ne intencas enkonduki la vorton en ReVon, pro absoluta manko de tempo. Se iu deziros, tiu aldonu. Mia afero estas averti pri la manko. Kaj plu miri pri stranga (cxu afekta?) nekomprenemo. P.S. Cetere, jen alia strangajxo: por mi du sencoj de "pastecxo" (паштет kaj пирог) estas tute kaj absolute malsamaj, kaj por mi impresas tute sovagxe signi ilin ambaux per unu vorto kaj ecx ne dividi en la difino en du sencojn; dum euxropanoj, probable, ecx ne komprenas, pri kio temas... -- Yury Finkel