-- Renato Corsetti skribis:
>>aferoj) do tiu nepre kunlaboru per proponoj de novaj difinoj aÅ
>>reredakto de malnovaj difinoj.
>
>Volonte. La problemo estas kiel komenci.
Renato,
Ĉu estas problemo nomi vin Renaskito? Mi supozas ke ne. Mi ŝatas tion
pro la finaĵo -ito.
Mi ne komprenas vin. Ĉu vi volis diri: la problemo estas komenci?
T.e., iam vi komencos... ĉu?
Se vi fakte volas komenci, almenaŭ unufoje semajne aŭ monate, jen miaj
helpoj:
(mi invitas aliajn ulojn same kiel Renaton)
1 - mi preferas derivaĵon en jam ekzistanta artikolo...
tiel mi proponas:
"klora" kaj aliaj ĉe klor.xml
"koka", "kokaĵo" ĉe kok.xml
"kokosakvo" kaj aliaj ĉe kokos.xml
"kolega", "kolegaĵo" ... ĉe koleg.xml
"koleriĝi" (tie estas senkoleriĝi, tamen ne koleriĝi), "ekkoleri" ... ĉe
koler.xml
2 - sendu difinon retpoŝte al ni ĉiuj
* se temas pri verbo, indiku (x), (tr) aŭ (ntr)
* se eblas, indiku fakon
http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/fakoj.html
* se eblas, indiku stilon
http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/stiloj.html
* se eblas, sendu fonton (ne nur ekzemplo, kie oni legas la vorton), mi
preferas libron, tamen eblas indiki revuon, blogon ktp
(Nu, sendi retpoŝton estas facile, la xml-tuŝanto laboros)
3 - vi povas sendi per restpoŝto, tamen jam kodita, tiel por la
xml-tuŝantoj estos facilege. Rimarku, kodi estas infane facile, tamen
iom tempo-raba... tio estas, ĝi estas braklaboro.
Vi tute ne bezonas vere lerni ion, simple imitu, vi povas teni duan
fenestron malferman, kaj kopii el la jam ekzistintaj artikoloj, ŝablono.
ĉiu <ioajn> estu fermata per <ioajn/>, do ili venas duope, ekscepo estas
<tld/>. Tio estas ~ kaj estas uzata en teksto anstataŭ la radiko. "0"
estas uzata anstataŭ la radiko en la markoj mem, t.e., ene de <>
Mi estas plene je via dispono sendubigi vin. Simple sendu kodon kaj pri
eraro ni komentos. unua linio por "klora" en klor.xml:
<drv mrk="klor.0a">
unua linio por "klori" en klor.xml:
<drv mrk="klor.0i">
ĉu vi rimarkas la malsamon?
lasta linio de via kodo sendita al nia grupo:
</drv>
drv devas esti fermita per </drv>
jen miaj lastaj sendaĵoj:
<drv mrk="park.0i">
<kap><tld/>i</kap>
<gra><vspec>tr</vspec></gra>
<snc>
<dif>
Lasi aŭton, buson aŭ similan veturilon en
taŭga loko dum oni ne uzas ĝin:
<ekz>
vi povos <tld/>i aŭton senpage.
</ekz>
</dif>
</snc>
<trd lng="pt">estacionar</trd>
</drv>
ĉu ne estas facile?
4 - vi mem povas tuŝi xml, mi pretas helpi eĉ Vindozulojn, ĉar eble per
nia grupo la helpo estos malfacila, do mi proponas mim:
* telefone
* irc-e
* icq-e
* sms-e
* yahoo-m-e
* per aliaj metodoj
Se iu volas lerni, tiu ne povas diri, ke ne estas helpo.
Amike, luiz