Je 4/30/08, mireille:

>> Kaj mi tre dubas ke Z nomus la surfacon de lago "akva aperturo".
>> Sergio

> Ve! vi scias ke mi ne nomis la surfacon de lago "akva aperturo".

Kion do celis via ekzemplo?  Kio estas "aperturo" en via ekzemplo?

>  Cxu eblas dikuti kun iu kiu tordas miajn dirojn?

Mi nenion tordas, mi sincere provas kompreni.  Kaj mi diris laŭ tio
kiel mi komprenis.  Se okazis miskompreno, tio nur pruvas ke via
aserto ke la kunteksto ĉiam sufiĉas, estas malvera.  Ĉar mi efektive
ne trovas alian interpreton por via ekzemplo: aperturo de akvo, akva
aperturo.

>  Vi bone scias ke la kapo de la fisxo kiu eliras el la akvo sxangxas
>  la surfacon.

Jes, sed vi ja parolis pri tio rilate "aperturo"n -- kaj mi trovas
neniun krom la eble la akvosurfacon kiun (tiel mi komprenis vian
ekzemplon) eblas rigardi kiel elirejon -- kaj sekve aperturon.  Sed vi
diras ke tiu interpreto estas "tordo".  Ho ve, mi trovas nenion alian.

[...]

>  Mi plurfoje legis de kompetentaj lingvistikoj ke la lingvo
>  Esperanto ne estas suficxe ricxa por esprimi nuancojn kaj ecx ke
>  mankas al gxi precizecon. Evidente... se oni pelas de vortaroj la
>  vortojn ne kutime uzatajn por anstatauxigi ilin per la plej
>  proksimaj terminoj la lingvo multe perdos.

La kompetentaj lingvistoj plejparte estas tute malkompetentaj kiam
temas pri Esperanto.  Ĝuste la lingvistoj, kaj precipe la humila
strebo iuj esperantistoj plaĉi al ili, plej forte malutilis al nia
lingvo.

--
Sergio

Rispondere a