Je 5/3/08, Luiz:
> Sergio,

>  Mi movos "legopova" al pov.xml, ĉu bone?

Laŭ mi, malbone.

Kio laŭ vi estas la ĉefelemento de la kunmetaĵo?  Ĉu "pov"?  Mi
opinias, ke ĉi tiu "pov" estas fakte duonsufikso.  Samsence oni povus
diri "legokapabla": la derivilan parton oni povas varii, sed LEG estas
absolute esenca, la kerna kaj neŝanĝebla elemento.

Tial por mi movi "legopova"n sub "POV"on estas kiel registru ĉiujn
em-derivaĵojn (dormEMa, laborEMa, fidEMa, brulEMa, malsanEMa ktp) en
la artikolo -EM.

> mi tuŝos ĝian markon fnt kiu vere lamas (komparu kun fnt de
> bankkonto)

Mi ne vidas tie fnt-markon, krom ĉe la ekzemploj.  Se vi volas aldoni
numeron al la Monato-referenco, tio certe estus bonvena.

>  ĉe povi mi ŝanĝos "ntr" al "tr"... ahhh

Pri tio vi pravas.  Kaj ekzemploj pri transitiveco bonvenus
(povi ion, estas povate ktp).

> kaj aldonos legopovi, legopovigi kaj legopovigo

Bone, sed mi opinias ke la ĝusta loko por tiaj kunmetoj estas ĉe LEG
(kvankam ĉe ili la sufikseco estas malpli evidenta).

--
Sergio

Rispondere a