Kaze, ke iu denove kricxas "kontraux-Fundamenta" vi konsciu, 1.) ke temas pri historia teksto, 2.) ke temas pri malkohera teksto, 3.) ke temas pri teksto el pluraj partoj, pri kies sama auxtoritato ne ekzistas unueca opino, 4.) ke ekzistas diversaj teorioj pri la gxusta metodo, kiel kompreni kaj interpreti la tekstaron.
Konsekvence: Cxiukaze necesas **interpreto** (ekzegezo) de la tekstaro. Ekzemplo: la 15-a regulo: "Sed ni revenu al la teksto de la 15a regulo mem. Kiu el la diversaj versioj nun estas la auxtenta teksto, kiu devas gvidi nin? La respondo al tio kaj al kelkaj aliaj demandoj (cxu ni rajtas aux ecx devas precizigi la 15a regulon per reguloj cxerpitaj el aliaj fontoj? el kiuj? cxu gxi estas la sola vojo por alpreni novajn vortojn? ktp.) forte dependas de nia kompreno pri la rolo kaj funkcio de Esperanto kaj de (plan-)lingvoj gxenerale kaj de la aplikita interpret-metodo de la Fundamento. Cxar tiuj bazaj konceptoj unuflanke estas nur malofte malkasxitaj en lingva kaj pritermina diskuto, kaj cxar aliflanke ili ne malofte anticipas la trovotan rezulton ni almenaux listigu ilin ..." 1.) La filologia interpreto de Varengjeno (reganta) 2.) La skemeca-logika interpreto de Sxulco (por kiu ekz. la Ekzercaro jam estas apliko de la UV kaj la gramatiko kaj tial malpli auxtoritata) 3.) La mekanika interpreto de Picx (principo de retro-evoluo) 4.) La metagramatika interpreto de Makking (la Fundamento estas nekompleta; gxi nur priskribas kelkajn aspektojn de nevidebla fona gramatiko; la tasko estus rekonstrui la kasxitan gramatikon surbaze de la malmultaj videblaj pecetoj el la Fundamento) 5.) La kvazaux-jura interpreto de Welger: Welger atentigas pri la tradicio de la juda religio, kiu rigardas la sanktajn skribojn kvazaux legxo. Tiun tradicion Zamenhof pro familia fono kaj eduko alproprigus al sia pens-maniero. Gxi gvidis lin kiam li formulis la Fundamenton. Oni do baze interpretu la Fundamenton kiel oni interpretas legxon laux historia ekesto, vorto-senco, kunteksto kaj *celo* (teleologia interpreto: kion la legxo-farinto Zamenhof - probable - intencis, sed eble nur nekomplete aux ecx rekte kontrauxdire esprimis?) Kaj eble ankoraux aliaj kaj kompreneble multaj miks-formoj. **Cxiukaze: La verdikto "kontraux-Fundamenta" nur malofte estas tute klara. Tre ofte gxi estas rezulto de *interpretado*. Sed pri la gxusta maniero interpreti ekzistas neniu unueca opinio. Ekzemple: En la Fundamento ne troveblas regulo aux ecx nur ekzemplo, cxu citi "Monato 11/1996, p. 14" aux "Monato, jaro 1996a, numero 11a, p. 14a ". Gxi simple silentas pri tiu detalo. Cxio alia estas klopodoj interprete sxtopi la malplenajxon. ** Ni sagxe malfidu al homoj, kiuj tro melkas la Fundamenton kaj dauxre kricxas "kontraux-Fundamenta". Bernhard
