Saluton,

ĉe linĉi estas unu nura derivaĵo, linĉi.

mi proponas:

linĉa: Rilate al linĉo.
linĉanto: Tiu, kiu linĉas.
linĉito: Tiu, kiun oni linĉis.
linĉo: Ago linĉi.

malgraŭ tio, ke eblas krei iujn pliajn (linĉigi, linĉiga, linĉilo ktp),
mi supozas kaj almenaŭ ĉi pliaj kvar supre difinitaj devas trovi lokon
en ReVo, eĉ se tiaj difinoj estas banalaj.

Mi esperas, ke ĉi sinteno ne estu fremda. Mi atendos eble sendotajn
komentojn antaŭ aldoni tion.

Amike, Luiz

Rispondere a