Nu, se ektemis pri bongustaj mangxajxoj, mi pli detale rakontu pri korektenda afero en la artikolo "pastecxo". Mi delonge intencas korekti gxin, sed mankas tempo, do prefere faru iu alia.
Laux PIV, pastecxo estas "Hakita spicita viando, fisxo aux legomo, bakita en tegajxo el (ofte foliigita) pasto aux en terpoto: folibeta, viandhaketajxa, anserhepata ~o; rusa ~o (kun viando, fisxo, brasiko, ovoj, marmelado k.a. SIN pirogo 2)". Do, ni vidas, ke "pastecxo" povas esti 1. Io bakita en pasta tegajxo, kio ruse nomigxas пирог [pirog]. Gxi estas mangxebla sen mangxilaro (kulero, forko ktp), cxar oni povas teni gxin per mano je la pasta tegajxo. Gxi povas esti dolcxa (kun marmelado aux konfitajxo). 2. Io bakita en terpoto, kio ruse nomigxas паштет [pasxtet]. Tio estas homogena mola maso, kiu estas mangxebla nur per kulero. Sxajne "anserhepata pastecxo" el la ekzemplo en la franca nomigxas "pâté de foie gras", se mi ne eraras. Probable, la dua speco el legomoj povas ankaux havi rusan nomon "(овощная) икра" (ekz. баклажанная, кабачковая). Por mi tio estas tute malsamaj aferoj, sed mi ne kontrauxas, ke en Esperanto ili nomigxu per unu sama vorto. Tamen indas almenaux apartigi la sencojn en la difino, kaj doni konformajn rusajn tradukojn. Dume la difino en ReVo temas pri bakitajxo en pasto (do пирог), tamen la rusa traduko tekstas "паштет". Tio estas mia kulpo, sed mi ne povas nun korekti gxin pro tempomanko, kiel mi jam skribis supre. Tial mi petas iun korekti. -- Yury Finkel
