Laux ReVo mi ne komprenas la diferencon inter kanguruo kaj makropo. La difinoj estas preskaux identaj.
makropo = Genro el familio makropedoj (Macropus), alta besto, kiu movas sin saltante per la malantauaj kruroj kaj kies ino havas ventran posxon por tie gardi siajn idojn. (de) Känguru kanguruo = Iu el la familio makropedoj, besto movanta sin saltante per la malantauaj kruroj kaj kies ino havas ventran posxon por gardi la idojn. (de) Känguru makropo do genro kaj kanguruo ... "iu" (!?). Cxe makropo la germana traduko estas Känguru, dum laux Vikipedio devus esti Macropus // http://de.wikipedia.org/wiki/Macropus Nek kanguruo referencas al makropo, nek makropo al kanguro. Strange, ke la vorto "Auxstralio" ne aperas en la difinoj. Cxe makropedoj estas referenco al "marsupi**a**loj", kiuj tamen sendas al (la gxusta) "marsupi**u*loj". Cxe marsupiuloj mankas la germana traduko "Beutelsäuger" apud "Beuteltiere", vd. // http://de.wikipedia.org/wiki/Beutels%C3%A4uger Resume: Kial sercxi en ReVo, se gxi estas tiel malklara, nefidinda kaj amatoreca? Bernhard
