-- [EMAIL PROTECTED] skribis:

>> >"z" cxe gxi normale signifas, ke gxi ekzistas ie en la verkaro de
>> >zamenhof.
>
>> Mi kontrolos tion, se iu trovos tion, sendu al ni (dum la semajno).
>
>refoja preteratento mia: la formo kun "hx" estas trovebla simple en "tekstaro 
>de
>e-o" dufoje el "patroj kaj filoj" kaj unufoje el "monato".

Sed tiuj trovoj ne tre gravas. Nu, unu estas de Kabe, tamen Bernhard jam
menciis tion ĉi tie, ĉu ne?, ke temas pri (kvazaŭ?) arkaismo, eĉ se en
verko de Kabe.

Oni devas trovi tion en Z-verko, ĉar estas marko Z ĉe ĥ-formo. Laŭ la
evoluo de la artikolo tiu marko venas el unua versio, do el Plena
Vortaro. Mia tuta kapablo trovi tion en Z-verkaro finiĝis hieraŭ tuj
post sendado de la mesaĝo, kiam mi esploris ĉe tekstaro.com :( do mi
petas helpon!
http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/historio.pl?art=hipohx
1.1.1.1 ŝanĝoj 1999/09/04 19:31:17 Plena Vortaro

Se oni trovas tion en verko de Z, kiel ajn ĉu tia (arkaisma) ne estas la 
situacio de la ĥ-formo?

Amike, Luiz

Rispondere a