Dankon Wieland,

jes, estas pro la netauxgaj reguloj de ReVo, ke oni tie trovas cxiuspecajn 
specialajxojn historiajn, nur cxar ili estas Fundamentaj ("ulno") aux 
Zamenhofaj, sed ne tradukojn por ecx plej simplaj objektoj de modernaj 
cxiutagajxoj kiel sun-okulvitroj (erst de vi enigita), onda fervojo 
(Achterbahn), Gummizelle aux Hüpfburg.

Mi ankoraux kolektos kaj poste resumos. Krom pri la franca gxis nun neniu 
ideo el latinidaj lingvoj, nul el slavaj (!?).

"saltludilo" (cxu saltludejo?) kaj "tumultloko" kompreneble estas *tre* 
gxeneralaj kaj ekzistas plej diversaj saltludiloj kaj tumultlokoj. Kaj por 
jam antauxe mencii la cxiaman laman argumenton de Renato, ke la kunteksto 
klarigas - kompreneble ankaux "tiu salt-ajxo tie + montri per la fingro" 
suficxas laux la cirkonstancoj. La cxiama "ce truc là", per kiu la Renatidoj 
sufokas cxiun seriozan diskuton ... :-((

Jes, pri la "kastelo" estas stranga afero. En pluraj lingvoj, i.a. en la 
germana, oni diras "-kastelo" ecx se la konkreta objekto havas formon de 
elefanto! Cxu tio ankaux eblas en Esperanto??

Kaj cetere kiel ofte:

- en kelkaj lingvoj la termino priskribas iujn ecojn de la objekto mem (fr: 
"kastela trampolino", trampolina kastelo, aer-kastelo)
- en aliaj tion, kion oni faras per la objekto (de, nl, sv, en: salt-, hop-, 
amuzigx-)
- en ankoraux aliaj la termino elvokas memoron pri simila bildo (en [US]: 
moonwalker, lun-marsxanto, cxar oni povas salti simile kiel sur la luno kun 
gxia malpli forta gravito; estas precize tio, kion precipe la infanoj 
sxatas - iliaj fortoj sxajne estas multobligitaj).

Kiel ofte: Facile troveblas minimume 20 proponoj por la vorto en Esperanto. 
Sed ReVo ja proponas ecx ne unu, ecx ne faras proveton faciligi kaj unuecigi 
la lingvo-uzon.

Agrablan semajnfinon

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Wieland Pusch" <[EMAIL PROTECTED]>
An: "Bernhard Pabst" <[EMAIL PROTECTED]>
Cc: <[email protected]>
Gesendet: Samstag, 28. Juni 2008 11:37
Betreff: Re: [revuloj] "salt-kastelo" ...


> Kara Bernhard,
>
> mi gxojas legi diskuton pri cxiotaga vorto.
> Kvankam mi ne tre sxatas la vortparton "kastelo", mi ne havas pli
> bonan proponon. Eble saltludilo? Aux tumultloko?
>
> Laux mi tio ludilo similas al alia mankanta vorto:
> http://de.wikipedia.org/wiki/Gummizelle
> http://en.wikipedia.org/wiki/Padded_cell
>
> La lingvo kion vi ne povis legi estas ŭua (cxina), mi vidas la signojn
> sed ne komprenas ilin :-)
>
> -- 
> amike
> Wieland                            mailto:[EMAIL PROTECTED]
> 

Rispondere a