Saluton, Bernhard! Via proponas bonas laux mi; mi ne trovas strange uzi la vorton "kastelo". Se vi gxin uzus, mi komprenus, eble ne tuje, sed komprenus.
La vorto "salt-" tamen eble ne tiom tauxgas por cxiu ajn okazo. Multfoje la cxefa celo de la ludilo ne estas servi kiel saltejo, tamen simple kiel tobogano. Kiam la saltado estas la cxefa celo, en la portugala oni ofte nomas tiun strukturon "pula-pula", esprimo, kiun oni povos traduki kiel "saltadejo" (pular = salti). Kiam la strukturo sxajnas kastelo kaj havas toboganon, ne malofte oni nomas gxin "castelo inflável" aux "tobogam inflável" (sxvelebla, sxvelinta kastelo aux togogano), sed la nomo "pula-pula" cxiam regas. La vorto saltkastelo bonas, sed eble ne por gxenerala uzado. Eble vorto kia "sxvelebla ludejo" bonus kiel gxeneralega vorto. Sxvelebla kastelo/tobogano, saltkastelo saltludejo, saltadejo servus kiel malpli gxeneralaj vortoj, variajxoj tute akcepteblaj. Cetere, la portugala "pula-pula" havas ian infanecan trajton. Mi tradukus gxin kiel "saltadejo" por montri gxian rektan signifon, sed tiuokaze mi pensas, ke tiel gxi perdas tiun infanecan trajton kaj farigxas tre formala... Kiel do teni tiun karakterizon en Esperanto? Nu, eble tiu vorto uzita de vi, kastelo, estus en Esperanto la plej trafa sugesto. :-) Brakume, Fernando
