Tiu forko-demando tamen iom fascinas min. La Meyers Konversationslexikon, Leipzig und Wien, 4a eld., 1885-1892
// http://www.retrobibliothek.de/retrobib/seite.html?id=106259 difinas gxin kiel la mangxilo kaj due (pli gxenerale) kiel cxio en formo de "Y" (" allgemeiner etwas sich in zwei Arme Teilendes, z. B. ein solcher Baumast, Erzgang, Gebirgszug etc. ) do io, kio disbrancxigxas en du brakoj, ekz. arbo-brancxo, erca tavolo, monto-cxeno. Krome iu Y-forma metalo en horlogxo je kiu estas fiksita pendolo ktp. ktp. La laborilon gxi ecx ne mencias, sed nur "Mistgabel" je "gxardenaj laboriloj" // http://www.retrobibliothek.de/retrobib/seite.html?id=106365 Laux la hodiauxa franca // http://fr.wikipedia.org/wiki/Fourchette_%28homonymie%29 ankoraux iuj ostoj en formo de Y En de, fr, en, ru kaj sxajne pl (?) krome diversaj duoblaj atakoj en sxako // http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%92%D0%B8%D0%BB%D0%BA%D0%B0_%28%D1%88%D0%B0%D1%85%D0%BC%D0%B0%D1%82%D1%8B%29 (same ekz. itale: Il pedone sta eseguendo una *forchetta* sulle due torri. - La peono fork-atakas la du turojn. PIV 2002 havas tri difinojn, kiuj (parte) ehxas tion, ekz. forko de pantalono, forko de vojo (aldoneblas trakforko // http://eo.wikipedia.org/wiki/Trakforko) ReVo, baze sekvante PV, ankaux havas: (figure) Disbranĉiĝo: forko de arbo, branĉo; vojforko (kie vojo pluiras al du direktoj), *ecx* forkiĝo de komputila programo *Se* fork' fourchette | fork | Gabel | вилы, вилка | widły, widelec estas *nur* la mangxilo kaj *se* ni sekvus la instruon de Sergio, cxiuj tiuj uzoj estus kontrauxfundamentaj, cxu ne? La vojo ja ne mangxas bifstekon per forko, la peono atakas la turojn ne firme tenante forkon en unu mano, kuleron en la alia, la programo ne farigxas mangxilo. Cxu ReVo estas serpenta nesto de kontrauxfundamentajxoj? Kiu elsucxis la duoblan signifon el fork' fourchette | fork | Gabel | вилы, вилка | widły, widelec laux kiuj metodo kaj analizo? Agrablan semajnfinon Bernhard
