Ecx se tiel en PIV2002 kaj ReVo:

forketo

  Malgranda forko, uzata por mangi kukon kaj similajn: sep malgrandaj 
teleroj, ciu telereto kun sia forketo [6].
forkego

  Granda forko, kun fortikaj dentoj, uzata por levi fojnon, garbon, 
herbofaskon kaj ceterajn.

Laux mi diferencigo per la relativaj -et kaj -eg plej ofte ne estas 
konvinka. Multe pli klara (se diferencigo entute necesas) per atributoj

mangx-forko < forketo
sterko-forko, fojno-forko < forkego

"Dum la ferioj ni helpis al kamparano pri la fojno-rikolto. Pacxjo laboris 
per forkego kaj mi per **forkegeto**." ... hmm ... Nu bone.

Cetere la fraz-ekzemplo ne subtenas la difinon. Evidente (kaj indikite) 
temas pri citajxo el Negxulino, do pri la teleroj kaj forkoj de la sep 
nanoj. Sed ili estis ministoj kaj pro la malfacila kaj strecxa laboro 
subtera mangxis "konkrete", t.e. viandon kaj terpomojn ktp. Ili simple estis 
iom malgrandaj personoj kompare al Negxulino ;-))

Bernhard

P.S.: Cxe  forko 3 (figure) Disbrancigo: forko de arbo, branco; vojforko 
(kie vojo pluiras al du direktoj). forkigo de komputila programo brako, 
branco,  >>kruc.0o<<  estas iu eta teknika malglatajxo (troa 0). 

<<KUI.gif>>

<<AGR.gif>>

<<vid.gif>>

Rispondere a