mi respondas samtempe la tri rimarkojn pri "erudicio" "specio" kaj 
"prioritato".

 > erudici-
vilhelmo:
 > Shajnas al mi necese revizii la difinojn de erudici- kaj kler-
 > en ReVo, kiuj estas videble manipulitaj por pravigi la radikon
 > erudici-.

suspektigoj pri "manipulo" ordinare kauxzas akrajn parolojn. 
cxi-okaze ili kauxzos nenion, cxar ne respondos grosjean-maupin kaj 
aliaj, kiuj redaktis la difinojn por "plena vortaro de esperanto" en 1934.

revene al la temo -- mi sentas malsaman sencon en "klero" kaj 
"erudicio" respektive.  versxajne ni devus konsideri la kritikon de 
sergio, ke erudicio (ankaux aux nur?) koncernas la diversecon de 
scioj.  cxiuokaze gxi koncernas la kvanton de scioj, dum klero 
konsistas en gxusta uzo de havataj scioj.

oni kompreneble povas paroli sen la vorto "erudicio".  la nuna difino 
komencigxas per "multescia", kiu miasente bone tauxgas...  kvankam 
"multescia" suficxe memevidentas, ni povus enkonduki gxin kaj meti 
referencon de "erudicia" al gxi?

 > specio
 > Se mi bone memoras, ni diris ke la vorto specio estas superflua
 > (krome ghi shajnas esti PIV-ajho kaj de tie iom disvastighis)
 > ...
 > ni devus fari, che "specio", EVI kaj resendon al "speco 3"

mi korektos la fontindikon per pli frua "suplemento al plena vortaro 
de esperanto", el 1953.  la vorto do ne konigxis per piv.  kial 
"krome" cetere, cxu piveco estas per si mem malbonajxo?

laux rapida reta esploro "specio" sxajnas abunde uzata de fakuloj aŭ 
nefakuloj pri vivosciencoj.  estas vere ke kelkaj lingvoj, interalie 
la franca, vorte konfuzas la tre gxeneralan nocion "speco" kun la 
scienca nocio "specio".  e-o permesas tion, sed mi ne vidas kial oni 
malrekomendu la precizan fakvorton "specio".

 > prioritato
 > Jen kroma monstrajho, konsistanta ekskluzive el falsaj Fundamentaj
 > vortoj: pri - or - it - at. Nepre markinda per EVI. La en ReVo
 > montrata alternativo "antaueco" ne sufichas, necesas aldoni
 > "antaurangeco", "unuarangeco", "chefeco"...

se cxiu mistrancxo kun fundamentaj elementoj estas kialo de vortevito 
mi suspektas, ke vi devos eviti multajn vortojn (inkluzive de via 
familinomo).  eble mi havos iam tempon por programeto kiu trovus tiajn 
vortludojn...

"antauxeco", "unuarangeco" kaj similaj povas anstataŭi "prioritato"n 
en multaj kuntekstoj.  ili tamen malpli klare kunportas la ideon pri 
kialo, motivo aŭ rajto je antauxeco, kiun "prioritato" enhavas.  gxi 
certe ne estas baza vorto, sed mi ne vidas klaran kauxzon por gxin 
malrekomendi.  rimarku, ke inter la ekzemplofrazoj de la koncerna 
artikolo estas unu subskribita de akademiano r. korseti, kion mi 
opinias bona subteno al tiu vorto.

amike

jxeromo

Rispondere a