Am Mittwoch, 23. Juli 2008 07:21 schrieb Bernhard Pabst: > Interesa! En la germana Polizeistunde aux Sperrstunde signifas: > > La horo, je kiu publikaj trinkejoj kaj restoracioj devas fermi: mallonge > antaux la ~ la gastejestro kutime invitas al "lasta mendo". > > // http://de.wikipedia.org/wiki/Polizeistunde > > Do la ordono de la sxtataj auxtoritatoj ne estas "restu hejme", sed "iru > hejmen" (por protekti la publikan ordon, batalante kontraux alkoholismo, > sxirmante la noktan trankvilon ktp). > Kontraste al tio la malpermeso forlasi la hejmon estas en la germana "Ausgangssperre", do la traduko "elirmalpermeso" estus por germanoj la plej evindenta rilate la auxtoritata ordono donita ekz. en kazo de publikaj tumultoj.
Cxar "Sperren" au "Zusperren" estas iom arkaika germana esprimo por "fermi", ne estus malbona ideo trovi tiun radikon en la esprimo, kiu celas la regule auxtoritate ordonitan cxesigon de publika amuzado aux acxetadon. Peter
