Je 7/27/08, jv: > jxeromo: [...]
> se registri cxion estus eble, Registri ĉion ne estas eble, kompreneble oni faras (interalie) okazajn vortokunmetojn kiuj sencas nur kadre de unuopa konversacio. Temas pri tiaj vortokunmetoj, kiuj estas sufiĉe gravaj, kiuj esprimas NOCIOJN tiom gravaj, ke iu(j) nacilingvoj uzas por ili apartan radikvorton (dum aliaj havas por ili vortokunmeton kun firme fiksita senco). > kaj se specife revo havus laborforton por registri multon, jes, > ankaux memevidentaj vortoj havus lokon en gxi. sed tiel ne statas. Tio estas afero de prioritatoj :) Ni bezonas N nociojn. Por ili povas ekzisti N radikvortoj aŭ N kunmetaĵoj. Enigi N kunmetaĵojn ne postulas pli multe da laboro ol enigi N radikvortojn. Principe ni devus registri N + N vortojn, kio egale havas la saman grandordon, kiel N. Do, ne estas tiom granda diferenco, ne temas pri diferenco inter limigita N kaj kombinatorika maro da kunmetaĵoj. > mi scias, ke bonalingvanoj gxojas kiam vortaro registras pri "bordo" > "marbordo" lagobordo" "riverbordo"... kaj funebras kiam gxi > registras pri "klifo" "strando" "plagxo"... sed fakto estas ke la > unuaj vortoj konstrueblas kaj kompreneblas de cxiu konanto de baza > gramatiko, dum pri la duaj klarigo estas pli bezonata. la demando > estas: kio estu vortaro? cxu prefere propangandilo elmontranta kiel > facile vortoj derivigxas, cxu prefere efika helpilo al uzantoj de la > lingvo? Ĉi tie estas du korektendaĵoj: 1. Ne ĉiuj vortokunmetoj allasas unusolan interpreton -- dum en la lingvo unu el iliaj signifoj povas esti norma kaj FAKTE unika. Pri ĉi tio ni ĵus parolis en alia fadeno, kie la kolegoj plendis, ke la prefiksitaj verboj ne ĉiam estas memevidentaj por ili. 2. Se la vortaro registras nur la radikojn, tiam la uzanto neniam trovos la kunmetojn, kaj la lingvisto asertos, ke la koncernaj kunmetaĵoj "ne ekzistas" en la lingvo. Ekz-e por mi "malsanulejo" estas multe pli normala vorto esperanta ol "hospitalo", kiun mi fakte neniam uzis rektasence (krom en diskutoj similaj al ĉi tiu). Same estas pri la granda plimulto da ruslandaj esperantistoj. Sed itala esperantisto uzanta la vortaron de Minnaja trovos por "ospedale" NUR la vorton "hospitalo"; kaj renkontinte nemaloftan (kaj por li eble malpli evidentan) vorton "malsanulejo", li ne trovos ĝin en la vortaro. (La du vortoj estas proksimume samoftaj: 21 mil trafoj por "malsanulejo", 22 mil trafoj por "hospitalo".) Simile la vortaro fr-eo de R. Léger kaj A. Albault: ,---- | *hôpital,* hospitalo `---- Ne ĉiu esperantisto faras seriozajn esplorojn, multaj plene fidas sian vortaron. Rezulte multaj esperantistoj italaj kaj francaj opinias, ke "malsanulejo" estas plene arkaika kaj ne plu uzata; tiom pli volonte, ke "hospitalo" estas la bone konata (por ili) vorto latinida. Tio estas tre malvera, en aliaj landoj la fundamenta vorto "malsanulejo" estas plene viva kaj klare preferata. Ĝuste tial, por eviti la vortaran misprezenton, mi opinias ke registrado de bonstilaj kunmetaĵoj estas tasko multe pli urĝa, ol aldonado de interlingvaaj rubaĵoj. La kunmetaĵoj estas la vera natura de Esperanto, senĉese atakata de la fremdaj influoj; kaj estas bedaŭrinda ke la vortaristoj, anstataŭ flegi la internajn rimedojn de Esperanto, preferas kolekti la barbaraĵojn, helpante ne la propran organismon de Esperanto, sed la entropion kiu ĝin korodas. -- Sergio
