Je Dimanĉo 27 Julio 2008 06:30:27 jv skribis: > jxeromo: > > > oni kompreneble povas paroli sen la vorto "erudicio"... > > > > > > kvankam "multescia" suficxe memevidentas, ni povus enkonduki > > > gxin... > > wilhelmo: > > - Jes, mi pensas ke tio estas bona solvo. > > Cetere, kial vi diras "kvankam"? Chiuj vortoj, ech tiuj kiuj "sufiche > > memevidentas", devas ja trovi sian lokon en ReVo, chu ne? > > se registri cxion estus eble, kaj se specife revo havus laborforton > por registri multon, jes, ankaux memevidentaj vortoj havus lokon en > gxi. sed tiel ne statas.
- Nu, la laborforto estas limigita de la malfacila programo de ReVo; nur malmultaj lernis uzi ghin, krome oni enigas au shanghas en ReVo nur ion diskutitan chi tie. Tiuj du aferoj kompreneble limigas la "laborforton". Sed se iu vorto estas "memevidenta", ghi ne bezonas longan diskutadon chi tie; sufichas enmeti ghin kaj diri tion chi tie. Do, ghuste ili bezonas malpli da laborforto ol tiuj kiuj ne "sufiche memevidentas". > mi scias, ke bonalingvanoj gxojas kiam vortaro registras pri "bordo" > "marbordo" lagobordo" "riverbordo"... kaj funebras kiam gxi registras > pri "klifo" "strando" "plagxo"... sed fakto estas ke la unuaj > vortoj konstrueblas kaj kompreneblas de cxiu konanto de baza > gramatiko, dum pri la duaj klarigo estas pli bezonata. la demando > estas: kio estu vortaro? cxu prefere propangandilo elmontranta kiel > facile vortoj derivigxas, cxu prefere efika helpilo al uzantoj de la > lingvo? - Jen vi faras polemikan kontraston inter "propagandilo elmontranta kiel facile vortoj derivighas" kaj "efika helpilo al uzantoj de la lingvo". Polemikan kaj malseriozan, char tiu kontrasta paro envere ja ne ekzistas. Lau via principo ni povus shpari al ni preskau chiujn a-vortojn derivitajn de baza o-vorto. Se oni scias kio estas "elektro", kial do "elektra" ktp. Ne temas pri montrado kiajn kunmetajhojn oni povas fari, sed kiuj vortoj fakte ekzistas nialingve, do kiuj estas fakte uzataj. Per tio la uzanto povas trovi la ghustan esprimon kiun li serchas redaktante tekston. ReVo havas, lau mi, ne nur la taskon klarigi la signifon de tiu au alia vorto, sed ankau tiun montri la ekziston de vorto, kie oni povus supozi la ekziston de alia por la sama nocio. Tiu funkcio helpas cetere malpli la "bonalingvanojn" ol ghuste tiujn kiu emas uzi radikojn kiujn ili konas en nacia lingvo. Ekz-e en multaj naciaj lingvoj estas vorto el kiu oni trovas en E-o "kapitano" en la senco de "shipestro". Nu, la vorton "shipestro" povas chiu memevidente kunmeti, kiu havas bazan scion pri E-o. Chu pro tio tiu Fundamenta vorto ne aperu en ReVo? Se ghi ne aperus, kaj se ReVo estus vere larghe uzata de komencantoj kiel de progresintoj, tiam la vorto "shipestro" iom post iom malaperus el la lingvo. Aliflanke oni povus, same memevidente, kunmeti la vorton "shipchefo", kiu tamen ne ekzistas en la nuntempe uzata lingvo, almenau ne oficiale. Uzanto de ia ajn vortaro devas havi la certecon trovi taugan esprimon, kaj la kiom eble plej taugan. Se niaj fortoj en la momento ne sufichas, tio ne signifas ke ni devas rezigni pri diversaj kategorioj de fakte uzataj vortoj. Antau nelonge ni parolis pri la neceso enigi proprajn nomojn, geografiajn kaj personajn. Ech se ni ne havas la laborforton necesan por tio, mi ne dirus ke ni ne enigu ilin char ilia klarigo estas "sufiche memevidenta". Vilhelmo. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)
