> > se registri cxion estus eble, kaj se specife revo havus laborforton > > por registri multon, jes, ankaux memevidentaj vortoj havus lokon en > > gxi.
vilhelmo: > - Nu, la laborforto estas limigita de la malfacila programo de ReVo; nur > malmultaj lernis uzi ghin jes, tio estas bedauxrinda. > krome oni enigas au shanghas en ReVo nur ion > diskutitan chi tie. ne tiom drastas la tradicio. el la hejmpagxo de revo rigardu iafoje al "ktp" > "sxangxitaj artikoloj". tie vi vidos, ke oni laboras ankaux silente kaj eventuale se iuj sxangxoj ne placxas, homoj postreagas private aux cxi tie. > > kio estu vortaro? cxu prefere propangandilo elmontranta kiel > > facile vortoj derivigxas, cxu prefere efika helpilo al uzantoj de la > > lingvo? > - Jen vi faras polemikan kontraston jes, iom polemikan. > Lau via principo ni povus shpari al ni preskau chiujn a-vortojn > derivitajn de baza o-vorto. ni povas, kaj mi ofte sxparas ilin ankaux en novaj artikoloj. > ... > Se niaj fortoj en la momento ne sufichas, tio ne signifas ke ni devas > rezigni > pri diversaj kategorioj de fakte uzataj vortoj. Antau nelonge ni parolis pri > la neceso enigi proprajn nomojn, geografiajn kaj personajn. Ech se ni ne > havas la laborforton necesan por tio, mi ne dirus ke ni ne enigu ilin char > ilia klarigo estas "sufiche memevidenta". vi pravas. mi nur enkalkulas la limigitan laborforton por fiksi prioritatojn: unuarange prefere klarigi neevidentajn radikojn per pli komunaj, prefere enkonduki ne-pivajn vortojn ol pivajn, cxar tiel oni provizas aliloke malfacile troveblajn informojn. duarange zorgi pri malfacile kompreneblajn kunmetajxojn, aux pri kunmetajxoj, kiuj rolas kiel utilaj supernocioj de pli specifaj vortoj. triarange zorgi pri banalaj kunmetajxoj, kiuj ankoraux mankas (kiam oni entute rimarkas ke ili mankas, kio ne estas cxiam facile divenebla). kvararange zorgi pri sistema derivado (a-vorto el o-vorto kaj simile). tio estas pli-malpli la labormaniero, kiun mi obeas, kvankam gxin ankaux grandparte gvidas fantazio kaj okazaj trovoj en legajxoj. gxi ne malebligas ke aliaj redaktantoj laborus kun aliaj preferoj. cxiuokaze ni ne rezignu pri ajnaj vortoj, ni laboru laux niaj ebloj... jxeromo
