Je Dimanĉo 27 Julio 2008 06:30:27 jv skribis:
> jxeromo: [...]
> >  > mi ne vidas kial oni malrekomendu la precizan fakvorton "specio".
> >
> > - Mi ne dirus "fakvorto" (kiu estas uzata nur en fakaj rondoj de
> > biologiistoj ktp),
>
> "fakvorto" laux mi ne estas uzata nur de fakuloj.  en la realo
> ordinara kaj faka vortprovizoj grandparte uzas samajn vortojn.
> "fakvorto" estas vorto uzata de fakuloj kun faka senco, sed gxi povas
> esti aliflanke gxenerala vorto.  ekzemple "tegmento" estas neeviteble
> vorto de fako arkitekturo, kiu aperu en arkitektura terminaro, kaj gxi
> estas cetere ordinara vorto.

- Jen plej bona ekz-o por tio, ke "sufiche memkompreneblaj" vortoj, kiuj, eble
pro tio, ne aperas en ReVo ("fakvorto" ne enestas tie, ankau ne en PIV),
estas kelkfoje nur shajne memkomprenebla kaj bezonas klarigon...
Chu vi povus do enigi la vorton "fakvorto"?

Vilhelmo.
-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe
Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com
kaj
Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)

Rispondere a