Saluton!

La tria kaj kvara sencoj de "aberacio" nun estas dinifitaj 
jene:
-----
3.  MED Devio disde la normala tipo.
4.  (komune) Deflankigxo disde la normala stato. 
   aberacio de la sensoj[1] aberacio de la jugxokapablo[2] 
   genera aberacio[3] 
-----

Tiu vortumo estas tute sama al tiu de PIV kaj NPIV.  Sed ReVo 
difinas la kvaran sencon kiel komunan uzon, dum PIV kaj NPIV 
difinas gxin kiel medicinan fakvorton.
Plejmulto de Esperantaj vortaroj difinas aberacion kiel fak-
vorton, sed ne kiel komunuzan vorton.
Laux mi tiu difino de ReVo estas korektenda.
1. Fako de la tria senco estu ne medicino, sed homa anatomio.
2. La kvara senco ne estu komuna uzo, sed medicina fakvorto.

Kiel revuloj opinias?

Amike,
Vastalto

Rispondere a