Je 8/11/08, Wilhelm:
> Je Mardo 05 Aŭgusto 2008 22:58:48 Sergio Pokrovskij skribis:
>> --- On Tue, 8/5/08, Wilhelm Luttermann wrote:

>> [...]

>> Au: mapfarado, mapigo, mapfaristo, mapfarado ...

>> Mi preferus "surmapigi" aŭ "enmapigi", ol "mapigi".  Kaj tiu formo
>> estas iom uzata, ekz-e

>  - Mi ne kontrauas tiujn formojn, kvankam ili estas neniel pli bonaj
>  ol "mapigi". Kial?

Ili estas pli bonaj, ĉar ili estas pli klaraj.  "Mapigi" estas tre
diverse interpretebla, "surmapigi" estas nemiskomprenebla.

>  Via hezito antau "mapigi" venas vershajne el via penso ke "igi"
>  signifas chiam perfektan transformadon de stato a al stato b, kaj

Ne "ĉiam", sed tre ofte.  Eĉ plej normale kaj konforme al sia
ĉefsenco.  Kaj tio sufiĉas por ke "mapigi" estu dubsenca.

>  ke ghi poste ne plu estas en la stato b, do ke la mapigita marbordo
>  jam ne estas natura marbordo, sed nur mapa.  Sed tio estus erara,
>  lau mi. Oni povas igi marbordon mapo, kaj tiam ghi ekzistas en du
>  formoj, en la natura kaj en la mapa.

Oni ne faras marbordon mapo, oni faras marbordon mapA, map[hav]a.  Tio
estas pravigo kiu demonstras, ke "mapigi" estas iel defendebla.  Sed
tio ne sufiĉas por pruvi, ke ĝi estas bona.

Iuj esperantistoj opinias, ke por validigi derivaĵon sufiĉas pruvi, ke
ĝi allasas celatan interpreton.  Por homoj pli precizemaj gravas, ke
tiu interpretu estu senkonfuze komprenebla (ideale, ke la celata
interpreto estu unika, la sola ebla).

"Surmapigi" estas tute konforma al la tute esperanteca, regula, klara
kaj produktema serio "surpaperigi (ideon, planon)", "enscenigi
(romanon)" ktp.  Jes, ankaŭ "vortigi" kaj "bildigi" ekzistas -- sed
ili ja estas ne tute regulaj kaj kaŭzas hezitojn (ekz-e homoj pli
gramatike konsciaj preferas "vortumi").

>  Se vi pensas ke "surmapigi" evitus tiun (lau mi ne ekzistantan)
>  problemon, mi atentigas vin ke se vi metas marbordon "sur mapon",
>  tiam ghi de tiu momento trovighas sur la mapo - kaj vi havas la
>  saman problemon kiel supre.

Vi atribuas al mi alian celon ol la mia.  Mi jam diris, ke mia zorgo
estas nemiskompreneblo.

Probable por vi "mapigi" similas la "faire une carte de" aŭ "make a
map of" aŭ "fari mapon de".  Sed ne tiel funkcias la ig-sufikso en
Esperanto: ĝi plie signifas "fari bordon mapa" -- kaj almenaŭ min tio
pensigas pri alia eblo: konformigi la bordon al la mapo, "laŭmapigi la
bordon".

>  Krome, kaj pli grave: se vi metas marbordon sur mapon, tiam la mapo
>  jam ekzistis antau tiu ago, kaj vi nur metis la marbordon sur ghin.
>  Sed envere tio ja ne okazas tiel. Envere oni fabrikas mapon pri la
>  marbordo.

Diverse povas okazi.  Normale temis pri jam ekzistanta mapo en kiu
restas blanka makulo.  Oni do kompletigas la mapon, portante sur ĝin
la bordolinion.

> Lau mi, "mapigi" marbordon estas la plej ghusta el la proponitaj
> esprimoj.

Se oni volas neprigi la ideon, ke la mapon oni tutfaris de la komenco
ĝis la fino, tiam la plejĝusta dirmaniero estus "fari kompletan mapon
de la insulo" (do, "fari mapon").  Aŭ akcepti la idisman -iz
("mapizi", provizi je mapo).  La nuda "mapigi" estas apenaŭ pli
informa ol la ankoraŭ pli nuda "mapi" (kiun cetere rekomendas PIV2).
En "mapi" mankas la aspekta nuanco (mi emus interpreti tion state,
kiel "esti mapo de"); sed ankaŭ "mapigi" estas simile malklara pro
aliaj interpretebloj.

--
Sergio

Rispondere a