Je Mardo 05 Aŭgusto 2008 22:58:48 Sergio Pokrovskij skribis:
> --- On Tue, 8/5/08, Wilhelm Luttermann wrote:
>
> [...]
>
> > Au: mapfarado, mapigo, mapfaristo, mapfarado ...
>
> Mi preferus "surmapigi" aŭ "enmapigi", ol "mapigi".  Kaj tiu formo
> estas iom uzata, ekz-e

- Mi ne kontrauas tiujn formojn, kvankam ili estas neniel pli bonaj
ol "mapigi". Kial?
Via hezito antau "mapigi" venas vershajne el via penso ke "igi" signifas chiam
perfektan transformadon de stato a al stato b, kaj ke ghi poste ne plu estas
en la stato b, do ke la mapigita marbordo jam ne estas natura marbordo, sed
nur mapa.
Sed tio estus erara, lau mi. Oni povas igi marbordon mapo, kaj tiam ghi
ekzistas en du formoj, en la natura kaj en la mapa.

Se vi pensas ke "surmapigi" evitus tiun (lau mi ne ekzistantan) problemon, mi
atentigas vin ke se vi metas marbordon "sur mapon", tiam ghi de tiu momento
trovighas sur la mapo - kaj vi havas la saman problemon kiel supre.

Krome, kaj pli grave: se vi metas marbordon sur mapon, tiam la mapo jam
ekzistis antau tiu ago, kaj vi nur metis la marbordon sur ghin.
Sed envere tio ja ne okazas tiel. Envere oni fabrikas mapon pri la marbordo.
Lau mi, "mapigi" marbordon estas la plej ghusta el la proponitaj esprimoj.

Vilhelmo.
-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe
Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com
kaj
Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)

Rispondere a