2008/8/13 jv <[EMAIL PROTECTED]> > Jacob: > >JN> Kial artikoloj de REVO ne auxtomate ligas al la sama vorto en > >Vikipedio, se gxi ekzistas? > >JN> Ekzemple ... > >JN> http://reta-vortaro.de/revo/art/kukum.html#kukum.0o ... > >JN> http://eo.wikipedia.org/wiki/Kukumo > > en iuj okazoj tio utilus. bedauxrinde en aliaj okazoj, tio ligus > revon al artikoloj kun tre malalta lingva nivelo, nefidindaj informoj, > ne finverkitaj tekstoj. mi ne favoras tion.
Vi pravas ke blinde oni ne faru, aux se oni 'blinde' farus, tio estus kun averto al la uzanto pri la ebla neprecizeco de la artikolo en Vikipedio. Tamen pli utilus fari (kun averto) ol ne fari, cxar mi suspektas ke multaj uzantoj tute ne konscias pri la neprecizeco de Vikipedio. > > > > mi treege volonte farus tian programon kiu farus HTML-pagxojn kun > > 1) Vortoj ne en ReVo sed jes en Vikipedio > > 2) Vortoj en ReVo sed ne en Vikipedio > > 3) Komunaj vortoj de ReVo kaj Vikipedio > > flanke de revo mi dubas, ke tio estus uzebla. vikipedio bedauxrinde > sxvelis per tiom da sxajn-artikoloj pri ajnaj urboj, vilagxoj, homoj, > listoj de ajnajxoj, ke ni tre malfacile elkribrus la uzeblajn informojn. Mi provis kaj tio tamen ne estis tiom malfacila: Se oni forjxetas plurvortajn artikolojn en Vikipedio oni ankaux liberigxos de la plejparto de artikoloj pri urboj, vilagxoj, homoj ktp. Lasu min provi kaj vi povos vidi la rezulton (tamen dauxrus tagon, mi preferus ian indikon ke iu uzus mian laboron antaux ol ke mi farus). > > > > 4) Diferencoj de la tradukoj al aliaj lingvoj > > pri traduko io estas eventuale farebla. utilus interalie proponoj de > tradukoj eltiritaj el vikipedio por lingvoj ankoraux ne plene > tralaboritaj en revo (portugala, angla, hispana...). Laux miaj spertoj de la nepala vortaro (kie ni multe uzis Vikipedion kiel angla-dana-esperanto-vortaro) la ligiloj/tradukoj al aliaj lingvoj plejofte estas tre bonaj. -- Jacob Nordfalk Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - http://kef.saluton.dk
