Je 8/15/08, Wieland:

[...]

>  Mi ne inventis la W simbolon. Mi transprenis gxi de vikio. Ankaux en
>  la esperanta vikio estas.

Ĉu?  Mi vidas puzlokovritan terglobon sub kiu estas skribite
"VikipediO".

> Nun mi sxangxis al sago kun "Viki", tiel estas ankaux en
> bibliografio http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/bibliogr.html

T.e. la vorto "Viki" estas kiel en la bibliografio.  Jes.

>  Vidu novan version:

> http://reta-vortaro.de/revo/art/makedoni.html

Riskante ŝajni kaprica kaj postulema, mi tamen diru, ke tion oni povus
misinterpreti kiel "Makedonio -- vd Viki", do kvazaŭ "Viki" estus
sinonimo de "Makedonio" (kp la ref-dif-elementon).  Tio ne estas
probabla, tamen min ĝenas tia simileco.

Mi povas imagi plurajn manierojn eviti tion.

1. En rusa paĝo oni metus plenvortan frazon:
   "Legu pri _Makedonio_ en Vikipedio".

2. Eblus ekrampigi la referencon kun la sago:
   Makedonio [-> Vikio]

4. Eblus iel indiki align="right", proksimume kiel estas farite pri la
   lingvokodoj en supra linio.

--
Sergio

Rispondere a