En alia listo ni jxus diskutis la supre menciitan demandon. // http://reta-vortaro.de/revo/art/ofend.html#ofend.0i
instruas sub ofendi 2: "Malrespekti, malobservi sciencan regulon aŭ veron: ofendi fonetikan leĝon; tio ofendas nian lingvan sentonZ; mi ankoraŭ ofendis la geografion. kontraŭi, malobei, rompi, transpaŝi" Tio estas precize la instruo de Plena Vortaro de 1934. Laux mi forstrekinda francismo kaj anstatauxiginda laux la modelo de tiupunkte "senfrancigita" PIV 1970/2002. Detalojn vd. malsupre. Eventuale iu ankaux povas klarigi, kion signifas "ofendi geografion". Antauxdanke Bernhard -------- ... La Fundamento estas la elirpunkto: "ofend' offenser | offend | beleidigen | обижать | obraźać, krzywdzić" // http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/universala_vortaro.html Bedauxrinde, gxi estas tre malklara elirpunkto. Se ni supozas, ke la regulo estus, ke iu senco devas trovigxi en cxiuj kvin lingvoj samtempe (komuna minimumo), tiam oni ja povus "ofendi sentojn", sed ne "ofendi legxon", cxar tiu senco ne estas kovrita de la germana. Se ni supozas, ke la regulo estus, ke la plejmulto de la font-lingvoj decidas, ni jam scius "ofendi legxon": fr+ en? de- ru? pl? Estus iel kiel cxe futbalo, ekz. 3 : 2 aux 2 : 3. Se ni supozas, ke la regulo estus, ecx unu sola lingvo suficxas, tiam "ofendi legxon" (+), car fr +. Krome aldonigxas la demando, kiun fr, en, de, ru, pl ni devas apliki: Cxu la lingvojn de 1894, cxu tiujn de 2008? Almenaux la germana intertempe forte sxangxigxis multrilate kaj ofte ankaux semantike. Mi substrekas, ke la gxustan interpreton oni neniel povas trovi per apliko de iu asertita "logiko, komuna al la tuta homaro". La tiurilate aserto ... estas malgxusta. Simile kiel en la ekzemplo de "grapolbombo" la fonto-lingvoj simple malsame klasifikas la mondon: Laux la franca "ofendi legxon" (+), laux la germana (-). Temas pri tradicio, ne pri logiko. Rezulte: La simpla referenco al la UV de 1894 ne multe helpas, se oni ne liveras la sxlosilon, kiel interpreti gxin. Se la Fundamento ne helpas, ni sercxas gvidon en aliaj fontoj, kutime do unue cxe Zamenhof. La japano Rihej Nomura kompilis mirindan verkon "Zamenhofa Ekzemplaro - La uzado de vortoj kaj la esprimoj el la verkoj de L.L. Zamenhof" (Nagoya: Nagoja Esperanto-Centro 1989), kiun mi nepre rekomendas al cxiuj kiuj serioze interesigxas pri vortaraj demandoj. Cxe Nomura neniu Zamenhofa ekzemplo pri "ofendi legxon", do (-). De Smedt atentigas pri la difin-vortaro de Kabe 1910, 1911, 1925, 1984 (cxiam sensxangxa), cxar gxi estas la plej fidinda difin-vortaro de samepokulo de Z.: "Montri malrespekton, malestimon al *iu* per agoj aux vortoj". Do (-). Inter 1910 kaj 1934 la senco sxajne plivastigxis, kiel vi indikas: P.V. (2a rev. eld. 1934, 1a 1930) donas jenajn difinojn: *Ofendi (tr). 1 Kolerigi aux cxagreni iun malrespektante ties dignon: <vi ... ktp>. 2 Malrespekti, malobservi sciencan regulon aux veron: <ofendi fonetikan legxon; tio ofendas mian lingvan senton z; mi ankoraux ofendis la geografion> (Kp MALOBEI, ROMPI, TRANSPASXI, KONTRAUXI) La Enciklopedia Vortaro de Wüster el la sama tempo informas: ofend-i f 2 beleidigen, verletzen (vgl. aflikti, **lezi 2**) Tio tamen ne estas same klara kaj eksplicita kiel PV 2a eld. 1934 (nur "*kp.* lezi 2"). Cxar PV fakte estis la tiama komuna bazo kaj cxefa referenc-verko por vortaroj de multaj lingvoj, oni ja trovas la PV-uzon en diversaj vortaroj, ekz. en Butin eo-de 1952 "(gegen etwas) verstoßen", en Michalski eo-pl 1991 ("li ofendis gramatikajn regulojn"), ktp., tamen ne en cxiuj PV-tradukoj (ekz-e ne en la sveda de Nylen 1933). Sed jam PIV1970 revenas al la malvasta Zamenhofa senco: *ofendi (tr.) 1. Kolerigi aux cxagreni iun, malrespektante ties dignon: [ekz.]. 2. Malrespekti (senton): ~ ies pudoron; tio ~ mian lingvan senton Z. Kaj tiel same en PIV2002/2005 gxis hodiaux. Kaj la nova generacio de vortaroj de la tipo eo-xy, kiuj bazigxas sur PIV plej parte denove fidele sekvas, ekz. Broccatelli eo-it 1984, de Smedt eo-nl 2004 ktp. Fine de tiu promeneto - kiel en cxiu bona dramo - ankoraux la pinto: En la epoko de Z. oni ne "ofendis legxojn" laux la franca uzo. Tion oni faris nur ek de la 1920-aj kaj kun PV1930. Waringhien, tiom ofte drasxite pro sia asertitaj naturalismo kaj trofrancecemo korektis tion en PIV1970 kaj regvidis al Z-a uzo. La naciaj vortaroj iom post iom sekvis kaj sekvas. Nun venas junaj entuziasmuloj kaj kreas Retan Vortaron. Kiel bazo ili volas uzi PIV-on, sed SAT ne donas la permeson, sed ja donas la permeson uzi PV de 1930/1934 (kaj eble por la Supl.?). La ReVo-uloj ... strebegas "malfrancigi" kaj "tutmondigi" ReVo-n kaj nun rigardu, kiun ili instruas pri "ofendi": // http://reta-vortaro.de/revo/art/ofend.html#ofend.0i La "franceca" uzo de "ofendi regulon"! Precize la stato de 1930!! Plendi pri "diktatureco de la lingvo-naturistoj" kaj plilongigi gxin, kie la samaj (asertitaj) lingvo-naturistoj jam korektis gxin antaux preskaux 50 jaroj! Cxu tio ne estas belega ironio? ... Ecx se "ofendi legxon" aux "ofendi geografion" ofendas mian lingvo-senton ;-)), gxi certe ne estas persona aux ecx kaprica uzo de vi. Eble ni simple apartenas ne nur al diversaj fonaj lingvoj, sed ankaux al diversaj generacioj. Vi apartenas aux al la antaux-PIV-a generacio, do estas pli agxa ol mi, aux al la ReVo-generacio, do estas pli juna kaj moderna ;-)). ... [Fakte temas pri franca kolego, kiu eklernis Esperanton en 1937].
<<vid.gif>>
