chu ofendi la geografion ne estas
simple diri, ekzemple, ke Londono
estas la chefurbo de Francio?

amike

probal

 Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042



----- Original Message ----
From: Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>
To: [email protected]
Sent: Thursday, August 14, 2008 9:22:10 PM
Subject: [revuloj] Cxu oni povas ofendi legxon aux geografion?


En alia listo ni jxus diskutis la supre menciitan demandon.

// http://reta- vortaro.de/ revo/art/ ofend.html# ofend.0i

instruas sub ofendi 2:

"Malrespekti, malobservi sciencan regulon aŭ veron: ofendi fonetikan leĝon; 
tio ofendas nian lingvan sentonZ; mi ankoraŭ ofendis la geografion. 
kontraŭi, malobei, rompi, transpaŝi"

Tio estas precize la instruo de Plena Vortaro de 1934. Laux mi forstrekinda 
francismo kaj anstatauxiginda laux la modelo de tiupunkte "senfrancigita" 
PIV 1970/2002. Detalojn vd. malsupre.

Eventuale iu ankaux povas klarigi, kion signifas "ofendi geografion".

Antauxdanke

Bernhard

--------

...

La Fundamento estas la elirpunkto:

"ofend' offenser | offend | beleidigen | обижать | obraźać, krzywdzić"

// http://www.akademio -de-esperanto. org/fundamento/ universala_ vortaro.html

Bedauxrinde, gxi estas tre malklara elirpunkto. Se ni supozas, ke la regulo 
estus, ke iu senco devas trovigxi en cxiuj kvin lingvoj samtempe (komuna 
minimumo), tiam oni ja povus "ofendi sentojn", sed ne "ofendi legxon", cxar 
tiu senco ne estas kovrita de la germana.

Se ni supozas, ke la regulo estus, ke la plejmulto de la font-lingvoj 
decidas, ni jam scius "ofendi legxon": fr+ en? de- ru? pl? Estus iel kiel 
cxe futbalo, ekz. 3 : 2 aux 2 : 3.

Se ni supozas, ke la regulo estus, ecx unu sola lingvo suficxas, tiam 
"ofendi legxon" (+), car fr +.

Krome aldonigxas la demando, kiun fr, en, de, ru, pl ni devas apliki: Cxu la 
lingvojn de 1894, cxu tiujn de 2008? Almenaux la germana intertempe forte 
sxangxigxis multrilate kaj ofte ankaux semantike.

Mi substrekas, ke la gxustan interpreton oni neniel povas trovi per apliko 
de iu asertita "logiko, komuna al la tuta homaro". La tiurilate aserto ... 
estas malgxusta. Simile kiel en la ekzemplo de "grapolbombo" la 
fonto-lingvoj simple malsame klasifikas la mondon: Laux la franca "ofendi 
legxon" (+), laux la germana (-). Temas pri tradicio, ne pri logiko.

Rezulte: La simpla referenco al la UV de 1894 ne multe helpas, se oni ne 
liveras la sxlosilon, kiel interpreti gxin.

Se la Fundamento ne helpas, ni sercxas gvidon en aliaj fontoj, kutime do 
unue cxe Zamenhof.

La japano Rihej Nomura kompilis mirindan verkon "Zamenhofa Ekzemplaro - La 
uzado de vortoj kaj la esprimoj el la verkoj de L.L. Zamenhof" (Nagoya: 
Nagoja Esperanto-Centro 1989), kiun mi nepre rekomendas al cxiuj kiuj
serioze interesigxas pri vortaraj demandoj.

Cxe Nomura neniu Zamenhofa ekzemplo pri "ofendi legxon", do (-).

De Smedt atentigas pri la difin-vortaro de Kabe 1910, 1911, 1925, 1984 
(cxiam sensxangxa), cxar gxi estas la plej fidinda difin-vortaro de 
samepokulo de Z.: "Montri malrespekton, malestimon al *iu* per agoj aux 
vortoj". Do (-).

Inter 1910 kaj 1934 la senco sxajne plivastigxis, kiel vi indikas:

P.V. (2a rev. eld. 1934, 1a 1930) donas jenajn difinojn:

*Ofendi (tr). 1 Kolerigi aux cxagreni iun malrespektante ties dignon: <vi 
... ktp>. 2 Malrespekti, malobservi sciencan regulon aux veron: <ofendi 
fonetikan legxon; tio ofendas mian lingvan senton z; mi ankoraux ofendis la 
geografion> (Kp MALOBEI, ROMPI, TRANSPASXI, KONTRAUXI)

La Enciklopedia Vortaro de Wüster el la sama tempo informas:

ofend-i f 2 beleidigen, verletzen (vgl. aflikti, **lezi 2**)

Tio tamen ne estas same klara kaj eksplicita kiel PV 2a eld. 1934 (nur 
"*kp.* lezi 2").

Cxar PV fakte estis la tiama komuna bazo kaj cxefa referenc-verko por 
vortaroj de multaj lingvoj, oni ja trovas la PV-uzon en diversaj vortaroj, 
ekz. en Butin eo-de 1952 "(gegen etwas) verstoßen", en Michalski eo-pl 1991 
("li ofendis gramatikajn regulojn"), ktp., tamen ne en cxiuj PV-tradukoj 
(ekz-e ne en la sveda de Nylen 1933).

Sed jam PIV1970 revenas al la malvasta Zamenhofa senco:

*ofendi (tr.) 1. Kolerigi aux cxagreni iun, malrespektante ties dignon: 
[ekz.]. 2. Malrespekti (senton): ~ ies pudoron; tio ~ mian lingvan senton Z.

Kaj tiel same en PIV2002/2005 gxis hodiaux. Kaj la nova generacio de 
vortaroj de la tipo eo-xy, kiuj bazigxas sur PIV plej parte denove fidele 
sekvas, ekz. Broccatelli eo-it 1984, de Smedt eo-nl 2004 ktp.

Fine de tiu promeneto - kiel en cxiu bona dramo - ankoraux la pinto:

En la epoko de Z. oni ne "ofendis legxojn" laux la franca uzo. Tion oni 
faris nur ek de la 1920-aj kaj kun PV1930. Waringhien, tiom ofte drasxite 
pro sia asertitaj naturalismo kaj trofrancecemo korektis tion en PIV1970 kaj
regvidis al Z-a uzo. La naciaj vortaroj iom post iom sekvis kaj sekvas.

Nun venas junaj entuziasmuloj kaj kreas Retan Vortaron. Kiel bazo ili volas 
uzi PIV-on, sed SAT ne donas la permeson, sed ja donas la permeson uzi PV de 
1930/1934 (kaj eble por la Supl.?). La ReVo-uloj ... strebegas "malfrancigi" 
kaj "tutmondigi" ReVo-n kaj nun rigardu, kiun ili instruas pri "ofendi":

// http://reta- vortaro.de/ revo/art/ ofend.html# ofend.0i

La "franceca" uzo de "ofendi regulon"! Precize la stato de 1930!! Plendi pri 
"diktatureco de la lingvo-naturistoj" kaj plilongigi gxin, kie la samaj 
(asertitaj) lingvo-naturistoj jam korektis gxin antaux preskaux 50 jaroj!

Cxu tio ne estas belega ironio?

...  Ecx se "ofendi legxon" aux "ofendi geografion" ofendas mian 
lingvo-senton ;-)), gxi certe ne estas persona aux
ecx kaprica uzo de vi. Eble ni simple apartenas ne nur al diversaj fonaj 
lingvoj, sed ankaux al diversaj generacioj. Vi apartenas aux al la 
antaux-PIV-a generacio, do estas pli agxa ol mi, aux al la ReVo-generacio, 
do estas pli juna kaj moderna ;-)). ...

[Fakte temas pri franca kolego, kiu eklernis Esperanton en 1937].
    


      

Rispondere a