Dankon Vilhelmo, ke vi atentigas pri tiu malfacila demando. Simile kompreneble kun multaj aliaj malnov-grekaj paroj kiel
anarko [?] - anarkio demagogo - demagogio demokrato - demokratio geologo - geologio ideologo - ideologio ~ologo - ~ologio ~grafo - ~grafio ktp. Precipe pri la ofta "demokrato / demokratio" miaimprese en la praktiko estas oftegaj duboj. Se vi ne kredas, foje demandu en via klubo kio precize signifas GDR (la orientgermana sxtato inter 1949 kaj 1989): Germana D... (?) Respubliko. Simile: D... (?) Popola Respubliko Jemeno ktp. Cxu demokrata sistemo aux demokratia ktp. Pri kelkaj aspektoj de via titana demandego ekzistas studoj, ekz. la superrigardo pri la -ik-, -i- kaj -ologi-vortoj de Wennergren, Bertil (1990) Skemismo per naturalismo AkSt 1988-90, p. 130-132 Gxis Bernhard > Du "oficialaj" vortoj: demagogo (2), demagogio (3). > Kia honto! > Lau "demagogo", uzeblas > ekz-e "demagoga", "demagogeco", "demagogajho", "demagoga klopodado, > demagoga > agado", "demagogi"; > lau "demagogio": ekz-e "demagogiulo", "demagogia", "demagogii". > > Kion fari? > 1. Lasi chion tia kia ghi aperas nun en ReVo, do prezenti la hhaosan > staton de > nia lingvo kaj lasi la konsultanton senkonsila. > 2. Privilegii la pli fruan oficialigon, do "demagogo" kaj skribi > pri "demagogio": > "demagogio (2): 1.demagogeco; 2. demagogajho; 3. demagoga agado." > 3. Privilegii la lastan oficialigon, do "demagogio" kaj rilatigi > "demagogo" > lau tio. > > Mi proponas sekvi la 2-an eblecon. > Vilhelmo.
