... En aliaj okazoj mi preferas sekvi la alian vojon: filozofio/filozofiisto.
Amike Renato --------- Interesa, nur tiel la Esperanta popolo ne parolas: cxe http://www.tekstoj.nl/kukolo/index.htm filozofiisto = 475 trafoj filozofo = 105.000 trafoj cxe http://tekstaro.com/serchi/ filozofiisto = 0 trafoj filozofo = 181 trafoj D-ro Renato Corsetti 1996/2003: "Se ni venas al ... la anoj de niaj lingvaj instancoj, la situacio estas ankoraŭ pli katastrofa. Daŭre dum la lastaj jardekoj oni povis spekti la giganto-lukton inter la "simplaj" parolantoj de Esperanto kaj la gvidantoj de la Akademio de Esperanto, kiu laŭdifine devus gardi la lingvon kaj gvidi ties evoluon. Laŭ mistero klarigebla nur fare de psiĥopatologiistoj, la "simplaj" parolantoj devis defendi sian lingvon kontraŭ la homoj, kies tasko estis la defendo de la lingvo. ... Permesu al mi doni nur unu ekzemplan ekzemplon (oni povas trovi centojn). En brita revueto aperis artikolo (Grimley-Evans 1996) en kiu oni raportas pri esploro farita tra la interretaj tekstoj por vidi kiun terminon la uzantoj de komputiloj uzas por la maŝino mem. La esploro montris ke unuece la esperantlingvaj komputilistoj uzas la vorton komputilo. La artikolanto konkludas ke "la lingvokomunumo jam preskaŭ atingis unuecon pri ĉi tiu termino, kaj tion ĝi atingis ŝajne sen la helpo de la Akademio. Oni povus eĉ diri, ke malgraŭ la Akademio, ĉar la ĉefaj subtenantoj de komputero kaj komputoro estas ĝuste la [tiamaj - pb] direktoroj de la sekcioj pri Ĝenerala kaj Teknika Vortaro, respektive. Faru proprajn konkludojn pri la utilo de nia plej alta lingva institucio! ... Anstataŭ gvidi la evoluon de la lingvo, helpi ĝin per plenigo de la ekzistantaj fakaj vakuoj, konsili eldonantojn pri konservado de la fundamenta Esperanto, ĝi okupiĝis pri luktado kontraŭ la solvoj intuicie alprenitaj de la parolantoj de Esperanto. Evidente ankaŭ por la akdemianoj ... Esperanto estas ankoraŭ lingvo planebla." // http://www.uea.org/dokumentoj/lps/corsetti.html Bernhard
