Kara Probal, Vi efektive tusxas vundan punkton. Unue estu klare, ke mi ne aparte proponas enprenon de radiko "tekton". Mi fidas al Fernando, ke fakulo povas bone elturnigxi per la solaj du vortoj "tektoniko" kaj "tektonismo" (kaj adjektivoj), kiuj laux respektindaj kriterioj ne estas derivajxoj (sur la E-a ebeno). Kiel cxiam en terminologiaj aferoj pli gravas la nocioj (signifatoj), kaj iliaj interrilatoj, ol la vortoj mem (signifantoj).
Mi lastatempe kritikis en prelego kreadon de radiko "mete" por pravigi "meteologio", destinita anstatauxi "meteorologio" pro malgxustaj pretekstoj. Same, koncerne "geologio", "demokratio" ks mi opinias, ke ne havus sencon proponi stumpitajn radikojn "ge" aux "dem". Do provante honeste esplori la kialojn por enpreni radikon "tekton", mi sentas min en ioma memkontrauxdiro, kaj estus malfacile racie priskribi, kial mi opinias "tekton" iom alia ol la supre diritaj stumpigoj kaj malpli facilanime for-gest-ebla. Post introspekto mitamen trovis jenon: (1) ne estas malgxusta rezonado malantaux tiu propono (male ol estas por "mete") (2) la propono nenion gravan sxangxas en la uzado, krom ke gxi kreas senutilajn vortojn ~o kaj ~a (senutilaj, sed eble utiligindaj) (3) la propono ecx ne trudas analizon de "~ismo" kaj "~iko" kiel derivajxoj sur la Ea ebeno (tio aspektas paradoksa, sed rilatas al miaj ideoj pri "radiknivela" derivado) (4) temas pri suficxe novaj vortoj, en cxiuj lingvoj, tre fakecaj, do leksika artifikado estas eble pli tolerebla, ol en aliaj okazoj (male ol por "geo") (5) kun "tekton" ne temas pri la provo prezenti cxiujn grekajn kunmetajxojn kiel E-ajn (male ol estus por "demo", kiu implicus "kratio", "grafio", "agogio", "pan" kaj "io" (por "pan/dem/io")...) Kore, Marc > Message du 21/08/08 07:10 > De : "probal dasgupta" > A : [email protected] > Copie à : > Objet : Re: fenomeno kaj ties scienco (Re: [revuloj] mankas tekton -o, -a > ktp > -ik-vortoj) > > karaj, > > mi ne estas fakulo, kaj volis min deteni. > sed vide al tiu chi ero en la interveno de > Marc -- > > >La vorto tektono estis kreita nur por pravigi la derivitecon de "tektoniko" > kaj "tektonismo" , pri tio mi ne havas dubon kaj kun tio principe > malkonsentas. Aliflanke, se la kreita serio estas suficxe ampleksa kaj > kohera, ni povas pardoni tiun cxi trukon kaj klarigi, ke la vorto ne estas > uzata, cxar ne ekzistas en naciaj lingvoj. Sed necesas fari tion malferme > kaj doni al "tektono" minimuman difinon de la tipo "cxiu el la fenomenoj, > studataj de ~iko" aux "cxiu el la fenomenoj, konsistigantaj ~ismon". > > >Malfacila demando entute. > > -- mi sentas la emon demandi, kial > iuj trovas pli utila la enkondukon de > tekton/, ol iu ajn trovus la enkondukon > de ge/o pro geologio/ geografio, au ol > iu ajn trovus la enkondukon de dem/o > pro demokratio/ demografio. > > chu tekton/ estas iamaniere pli > konkreta, pli palpebla? > > mi ne starigas retorikan demandon > por kashe kontraui la proponon > tekton/ - mi estas nek por nek kontrau > char mi ne estas kompetenta havi > opinion. mi provas kompreni la > tipon de sento, kiu shajnas motivi chi > tie specifan proponon. > > amike > > probal > > Probal Dasgupta > Linguistic Research Unit > Indian Statistical Institute > 203 B.T. Road > Kolkata 700108, India > tel. +91-9831815042 > > ----- Original Message ---- > From: Marc Bavant > To: [email protected] > Sent: Wednesday, August 20, 2008 11:47:34 PM > Subject: Re: fenomeno kaj ties scienco (Re: [revuloj] mankas tekton -o, -a > ktp > -ik-vortoj) > > > Fernando: > >Se paroli pri mia gusto, mi ne tro sxatas la enprenon de "tekton" kiel > >substantiva radiko (kun kia signifo?), kaj de ~ismo, ~iko kiel derivajxoj: > >tio vere ne kongruas. Sed unu afero por preni en konsideron miaopinie > >estas la adjektiva uzo de "tectonic", "tectonique" , "tectónico" ks. > >"Tektonika" en multaj okazoj ne tauxgus. Cxu do ni enprenu "tekton" kiel > >adjektivan radikon (kaj tektonik, tektonism kiel etimologie parencajn > >radikojn)? Aux cxu ni provu krei koheran vortoserion surbaze de alia nova > >radiko aux de jam ekzistanta leksika materialo? > > > >Kore, > > > >Marc > > > > > >Saluton, Marc! Dankon por doni al ni vian cxiam bonvenan opinion. Mi ne > >timas novajn vortojn, :-), do tekton' laux mi ne tute malbonvenas (mi jam > >konsentis, ke oni povas uzi gxin komforte kelkajn fojojn). Tio, kio ne > >eblas, estas fari misajn derivajxojn. Oni ne povas - ne nur pro scienca > >rigoro, sed ankaux lingva - pensi pri tektonismo kiel tekton-ism-o, se tiu > >estas la procezo (-ism ne ligas al procezo). Kaj akoraux pri la vorto > >tekton', gxi sxajne ekaperis ne en geologiaj, sed lingvaj eseoj. Gxis nun > >sxajnas al mi, ke geologiaj verkoj ne apogas gxin (la apero de tekton' en > >Hoeg estas klara misajxo, cxar lia sola ekzemplo por tekton' estas > >tektonism' em Dudich; kaj se Dudich estus celinta uzi tiun vorton > >[tekton], li certe estus metinta gxin en la vortareto fine de sia libro). > > > >Pri via analizo, Marc, uzi la adjektivon tektonika ja sxajnas strange, se > >ni pensas rekte kaj sole la sciencon. Sed tio okazas al pluraj sciencoj, > >cxu ne? Ni komforte diras "geologia evoluo", "fizika fenomeno", "kemia > >procezo" kaj "tektonika forto". Kial? Cxar tiuj rilatas al la sciencoj > >studantaj tiujn fenomenojn. Tamen se la stilo de iu esperantisto petas pli > >rigoran lingvo-uzon, li-sxi povas elekti uzi tektonisma (adjektivo rilata > >al la procezo, la strukturigo) , ankoraux senbezone de novan vorton, tekton'. > > Jes, via paralelo konvinkas: se "fizika forto" povas esti forto en la > studkampo de fiziko, kial "tektonika forto" ne eblus? > > Mi evidente konsentas, ke "tektonismo" ne estas ismo, laux la klasika > signifo, sed aperas la demando, kial ni rifuzus la sencovastigon > ("fenomen_ar_ o") proponitan de PIV. Mi akceptas la argumenton, ke > neeuxropanon tiu stranga signifo de la sufikso povas konfuzi, sed > aliflanke, se ni uzas "tektonism" kiel radikon, la formo estas same > konfuzkapabla. > > > >
