Mi ne tre sxatas la oftan, laux mi plumbe pezan "malnova greka", "klasika 
greka", "antikva greka". Iel sidas en mia kapo, ke kelkaj uzas por gxi "la 
helena".

Mi volis kontroli en ReVo kaj jen mia vojagxeto:

1.) greka > MANKAS !! (nur greka kruco kaj Grekio ;-))

2.) helena > MANKAS, sed heleno = Antikva nomo de ano de la hindeuropaj 
triboj, kiuj fiksigis en Grekujo. (la difino probable devus esti: "Nomo de 
ano de la antikvaj hindeuropaj triboj, kiuj ...", do antikva sidas 
malgxuste, referencas malbone).

3.) Salto al Vikipedio > Heleno > diskuto nur pri la (precipe) virina nomo 
(cxu prefere Heleno = PIV aux Helena).

Ecx, se la referenco de heleno (ReVo) al Heleno (Vikipedio) gvidas al alia 
nocio / demando, tio laux mi ne gxenas. Mi jam nun ofte, preskaux auxtomate, 
uzas la novan eblecon, pri kiu mi tre dankas al Jacob kaj Wieland.

Probable fakuloj klarigos al ni, ke klasika greka kaj helena estas du tute 
diversaj aferoj, cxar oni devas distingi mil sepcent tridek du variantoj de 
klasika greka ..., cxu?

Bernhard 

Rispondere a