Sergio: (mi pardonpetas pro la kacxo, sed la mesagxoj de Sergio, ofte fusxigxas cxe respondado, ecx per la TTT-retposxtilo) > Je 8/22/08, Wilhelm: > Je Ĵaŭdo 21 Aŭgusto 2008 04:48:19 mjb0_wanadoo > skribis: >> Denove ni stumblas cxe la adjektivo. Mi ne sxatas uzi "demagoga", > >> "demokrata" ks[...] > - Intertempe iel fiksighis la uzo de "demokrato, > demokrata" por la > nomo de partio, ekz-e la usona Demokrata Partio > konsistantaj el > demokratoj, kaj aliflanke "demokratio, demokratia" pri la > > regadsistemo kaj ties adjektivo. > Ghis nun, la DIPLO kaj MAS sekvis tion. > Chu dauriginde? Jes, tio estas defendebla kaj kohera kun la ĝenerala > tradicio: "socialisma lando" -- "komunista partio".
Mi same sentas. >Tio tamen iom malsimilas la okazon de demagog(i)o, en kiu "demagogo" ne estas >persono strebanta al iuj "demagogiaj idealoj"; la okazo plie similas la paron >"poeto / poezio", "muzikisto / muziko", "ruzulo / ruzo" (uzanto de rimedo -- >kaj la rimedo mem). Alia ekzemplo: envio/enviulo. Gxuste tial mi opinias la paron demagogio/demagogiulo pli natura ol demagogeco/demagogo, sed mi agnoskas la malfortecon de la argumento. Kore, Marc
