Alia ekzemplo: envio/enviulo. Gxuste tial mi opinias la paron 
demagogio/demagogiulo pli natura ol demagogeco/demagogo, sed mi agnoskas la 
malfortecon de la argumento.

Kore,

Marc

------

Kaj mi opinias, ke plej nature estas

demagogo / demagogio
diplomato / diplomatio
demokrato / demokratio
ktp. ktp.

cxar nur tio estas la fakta uzo (vd. ekz. Kukolo), kaj tiel trovebla en 
cxiuj vortaroj.

Cxio alia estas lingvaj ludetoj.

"Laŭ mistero klarigebla nur fare de psiĥopatologiistoj [legu gxuste 
psiko-patologoj], la "simplaj" parolantoj devis defendi sian lingvon kontraŭ 
la homoj, kies tasko estis la defendo de la lingvo." (Corsetti 2003)

Cxu jam denove tiu situacio?

Bernhard



Rispondere a