> > > chu tekton/ estas iamaniere pli konkreta, pli palpebla? > > Mi emas konsenti kun Marc, ke en "tektonika" ĝenas la balasta -ik. > Same kiel en "naturala" ĝenas la balasta -al, same kiel en "rezultato" > ĝenas la balasta -at. Tial mi diras "aŭtenta" kaj "sponta".
Tamen, Sergio, mi opinias, ke ne tauxgas al e-istoj sxangxadi kaj kreadi plurajn parencajn vortojn pro siaj individuaj preferoj - kaj malbonas, ke vortaro spegulos ilin. Evidente tiu moro ne obei pro memprefero unu solan sxablonon versxajne jam kreis plurajn eblajxojn, kiuj cetere faras E-on pli proksima de Latino (kio ofte kritikindas laux multaj), do iom kaj iom pli malproksima de la unuega ideo havi simplan lingvon. Oni ne devas analizi la radikon tektonik' pro gxia adjektiva formo, kiel okazas ofte en cxi tiu diskuto. Gxia bazformo estas substantiva, do la adjektiva formo estas nura derivajxo de la substantiva ideo. Se la laux vi balasta -ik gxenas kaj oni gxin forigas, ni gajnos tekton'. Do kio estos tektono? Cxu la fenomemo? Tamen ni gxin forigis de substantiva bazformo signifanta la sciencon. Kaj poste cxu oni konsideru tektoniko kiel derivajxon de tekton'?! Tio ne estas la simpla Esperanto, kiun mi lernis, prezentu la supozeblan -ik cxu PIV cxu la Biblio. Sed la radiko tekton' fakte jam eniris Esperanton, sendepende de la kialo (mi jam diris, kion mi pensas pri tio!). Kaj kiel sagxe rimarkis Marc, tekton' aperas cxefe en laikaj verkoj preskaux sole en adjektiva formo. Tiel oni rajtas gxin prezenti en ReVo. Nu, cxiel ajn, mi ne estas fakta kontribuanto de tiu vortaro kaj nur volis helpi Vilhelmon, okaze de lia demando. Interese tiuj gramatikulaj ideoj aperintaj dum tiu diskuto, cxefe tiuj prezentitaj de Bernhard, sxajne neniam traktis la eblajxon "gramato". Kial gxi kaj tektono tiom malsamus?... F.
