Saluton, en la ReVo estas la vortoj "cenzuri" kaj "cenzuristo". Mankas "cenzoro" kaj "censisto".
"Censisto" estas ulo kiu faras censadon, popolnombradon kaj statistikojn. "Cenzoro" estas romia ofico. La du Cenzoroj havis komence (ekde 443 a.K.) la taskon preskribi popolnombradon kaj sekve (pro Ovinia plebiscito en 312 a.K.) ankaŭ la taskon kontroli la senatanojn kaj la ŝtatan administradon. Pensu pri Katono. :) Ĉu la Censuristo? Ĉu la Cenzoro? Ĉu la Censisto? Eble ankaŭ la kromnomo "la Moraligisto" estas taŭga, ĉar laŭ la vidpunkto de la romia plebo la Cenzoroj estas "rektanimuloj" kaj "moraligaj". Fakte Katono estis ja Cenzoro... sed ĉefe (laŭ la historia transrakonto) defendanto de romiaj kutimoj kaj moroj. :) Amike, Antonio Codazzi
